Zoltán Gárdonyi [gArdonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdonyi Zoltán estis hungara komponisto, altlerneja instruisto, honora membro de Societo Ferenc Liszt. Lia patro estis Albert Gárdonyi, lia filo estis Zsolt Gárdonyi.

Zoltán Gárdonyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1906 (1906-04-25)
en Budapeŝto
Morto 27-an de junio 1986 (1986-06-27) (80-jaraĝa)
en Herford
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzikologo
vdr

Zoltán Gárdonyi [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1906 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de junio 1986 en Herford (laŭ alia informo la mortoloko estas Bad Salzuflen).

Biografio redakti

Zoltán Gárdonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto en 1927. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj István Thomán. Li plulernis en 2 altlernejoj de Berlino, lia plej signifa instruisto estis Paul Hindemith. Li doktoriĝis en Berlino en 1931. Gárdonyi instruis inter 1931 kaj 1941 en luterana pedagogia instituto en Sopron, inter 1941 kaj 1969 en la Muzikarta Altlernejo en Budapeŝto. Li estis katedrestro inter 1946-1948, li kandidatiĝis en 1952. Li esploris vivojn kaj verkojn de Ferenc Liszt, Johann Sebastian Bach kaj Joseph Haydn. Li instruis ankaŭ en kalvinana teologia akademio inter 1949–1953. En 1972 kun ŝtata permeso li translokiĝis al Okcidenta Germanio.

Li edziĝis en 1942, gefiloj naskiĝis en 1945 kaj 1946.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die ungarischen Stileigentümlichkeiten in den musikalischen Werken Franz Liszts (disertaĵo, 1931)
  • Megemlékezés Altdörfer Vilmosról (1940)
  • A zenei formák világa. Gyakorlati elemzés. (1949)
  • Zenei ismeretek (studenta lernolibro, 1951; 5-a eldono en 1957)
  • Énekeskönyv és szakmódszertan a tanítóképző intézetek számára (studenta lernolibro, 1959, 1960)
  • Elemző formatan (1963)
  • J. S. Bach ellenpont-művészetének alapjai (1967)
  • J. S. Bach kánon- és fúgaszerkesztő művészete (1972)
  • Zu einigen Kanons von J. S. Bach. (1986)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Antik szvit zenekarra (1926)
  • Kamaraszimfónia (1932)
  • Zongoranégyes (1939)
  • Klarinétverseny (1942)
  • Három orgonaszonáta (1944, 1947, 1983)
  • Szonáta gordonkára és zongorára (1944)
  • Divertimento zenekarra (1949)
  • Szonáta brácsára és zongorára (1950)
  • Szonáta nagybőgőre és zongorára (1951)
  • Soproni táncok (1952)
  • Harmadik vonósnégyes (1954)
  • Harmadik kis rapszódia (1955)
  • Fúvósötös (1958)
  • Partita "Veni creator spiritus" orgonára (1958)
  • Szonáta fuvolára és zongorára (1961)
  • Szimfónia (1964)
  • Szeptember végén vegyeskarra (1964, Petőfi Sándor verse)
  • "Három nagyheti kép" orgonára és vonósokra (1966)
  • Fantázia hegedűre és orgonára (1968)
  • Memento kantáta (1973)
  • Adeste fideles vegyeskarra és orgonára(1974)
  • Zsoltár-fantázia orgonára (1976)
  • Praeambulum és zsoltár-partita orgonára (1979)
  • Szimfonikus szvit zenekarra (1980)
  • Bipartita két orgonára (1983)
  • Praeludium "Erős vár a mi Istenünk" orgonára (1985)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-23. Alirita 2019-03-14.