GEDEON Zoltán estis rumanuja hungara pentristo, instruisto, altlerneja instruisto naskita en Vlăhiţa la 29-an de junio 1922, li mortis la 29-an de januaro 2022 en Mosonmagyaróvár.

Zoltán Gedeon
Foto: László Horváth (fotisto)
Foto: László Horváth (fotisto)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1922
en Vlăhiţa
Morto 29-an de januaro 2022 (2022-01-29)
en Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

Zoltán Gedeon apartenis al la hungara minoritato. Li akiris diplomon de bazlerneja instruisto en 1942 en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc inter 1934 kaj 1942, kie lia desegninstruisto estis József Bene. Li instruis unu jaron en Bicazu Ardelean kaj ekde 1943 li estis soldato kaj inter januaro 1945 kaj decembro 1948 li estis militkaptito en Sovetunio. Ekde 1949 li instruis rusan lingvon en Căpâlniţa. Inter 1950 kaj 1954 li studis pentradon en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo, kie siaj majstroj estis Tibor Kádár, Zoltán Andrásy kaj Sándor Mohy. Li akiris ankaŭ diplomon de desegninstruisto. Li instruis unue en arta popollernejo unu jaron kaj pli poste ĝis 1959 kiel adjunkto en la pluinstruada instituto de desegngelernantoj en Kluĵo. Ekde 1960 li instruis metodologion en Universitato Babeş-Bolyai kaj ekde 1970 en sia iama altlernejo en hungara kaj rumana lingvo la metodologion pri la desegninstruado ĝis sia pensiuliĝo en 1989. Pri liaj kreaĵoj verkis István Borghida, Erzsébet Jeney, Zoltán Banner, József Gazda, Júlia Németh, István Kerékgyártó.

Ekspozicioj redakti

Li ekspoziciis ekde 1954: Kluĵo, Zalău, Deva, Odorheiu Secuiesc, Miercurea Ciuc, Bukareŝto, Budapest, Győr, Pápa, Zalaegerszeg, Siklós, Dunakeszi, Tállya.

Didaktikaj verkoj redakti

  • A rajz és szépírás tanításának módszertani tankönyve(V-VIII. osztály), Tankönyvkiadó, Bukarest, 1972.
  • A rajztanítás módszertani alapfogalma(I-IV. osztály), Didaktikai és Pedagógiai Könyvkiadó, Bukarest, 1980.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Pentraĵoj de Zoltán Gedeon [1][rompita ligilo]
  • Orbán István: Egy művész-pedagógus útvesztői [2]