Zoltán Halmay [halmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmay Zoltán estis aŭstrohungara naĝisto, trifoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, fabrikestro. Lia nobela antaŭnomo estis erdőtelki.

Zoltán Halmay
Zoltán Halmay
Zoltán Halmay
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de junio 1881(nun 1881-06-18)
en Magasfalu  Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario
Morto la 20-an de majo 1956
en Budapeŝto  Hungario
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto • naĝisto • futbala trejnisto
vdr

Zoltán Halmay[1] naskiĝis la 18-an de junio 1881 en Magasfalu (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vysoká pri Morave en Slovakio), li mortis la 20-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Halmay devenis el varia aŭstra-hungara familio. Li venis al Budapeŝto en sia aĝo 10, kie li maturiĝis en mezlernejo, sed tiutempe li jam naĝis. En la sensporta vivo li havis postenojn, pli poste li estis fabrikestro.

Sporta kariero redakti

En 1897 Zoltán Halmay naĝis jam en signifa sportklubo en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1905-1907 (rapida naĝo en pluraj distancoj). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1900, Hungario en la Somera Olimpiko 1904 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1908 kun 2 oraj, 4 arĝentaj kaj bronza medaloj, krome en Inter-Olimpiko 1906 li estis unufoje la unua, unufoje la dua. Depost fino de sia aktiva sporta kariero ekde 1910 li estis trejnisto de junuloj.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti