Zoltán Havasi

hungara bibliotekisto

Zoltán Havasi [havaŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Havasi Zoltán, estis hungara bibliotekisto.

Zoltán Havasi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1926 (1926-05-12)
en Mezőkomárom
Morto 5-an de decembro 2010 (2010-12-05) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Havasi[1] naskiĝis la  12-an de majo 1926 (nun 1926-05-12) en Mezőkomárom, li mortis la 5-an de decembro 2010 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Zoltán Havasi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1944. Ekde la sekva jaro li laboris en la Tutlanda Biblioteko Széchényi ĝis 1950, poste 3 jarojn en la ministerio, inter 1953–1958 li estis vicrektoro de Scienca Universitato Lajos Kossuth, dum en 1955 li akiris bibliotekistan diplomon en pedagogia altlernejo en Budapeŝto. Inter 1958–1973 li estis bibliotekestro en Scienca Universitato Attila József, poste vicbibliotekestro en Biblioteko Széchényi inter 1973–1984, pli poste 2 jarojn jam bibliotekestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filojn en 1950 kaj 1953. Li ricevis 2 premiojn en 1970 kaj 1979, 2 memormedalojn en 1985.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A második ötéves terv irányelvei és egyetemeink színvonalas munkájának anyagi feltételei. (1956)
  • A könyvtár és a tudomány szerepe a társadalmi tudat alakulásában. Tudománypolitikai és könyvtárpolitikai irányzatok Magyarországon a XX. században. 1890–1962. (monografio kaj disertaĵo, 1965)
  • A modern filológiai kutatás és a könyvtári információs tevékenység. (1974)
  • Könyvtári kutatások és a Magyar Könyvszemle felszabadulás utáni harminc éve. (1975)
  • Könyvtári kutatás és fejlesztés. (1985)
  • Tiszatájon’70–72-ben. (1996)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti