Zoltán Hosszú
(Alidirektita el Zoltán Hosszú (aktoro))
Zoltán HOSSZÚ, dro [hosU] [1] hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo naskita en Kálnok la 14-an de oktobro 1897 Kaj mortinta supozeble en 1944 en nekonataj cirkonstancoj. Lia filo estis Zoltán Gera (aktoro).
Zoltán Hosszú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1897 en Calnic |
Morto | 30-an de novembro 1943 (46-jaraĝa) en Ukrainio |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Olga Eszenyi |
Infano | Zoltán Gera |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro |
Kariero redakti
Zoltán Hosszú pristudis filologion en Szeged, sed post duonjaro li decidis fariĝi aktoro. En 1925 li finis la aktorlernejon de Landa Aktorsocieto. Li ludis en Budapeŝto en Kamaraszínház, en Nacia Teatro (Budapeŝto), reĝisoris en Belvárosi Színház. Li malaperis dum la dua mondmilito. En 1928 oni distingis lin per premio Farkas–Ratkó, krome li estis nomumita eterna membro de Nacia Teatro. En 1931 li edziĝis. Li estis konata kiel epizodisto.
Roloj ĉefaj redakti
- Tiborc (Katona J.: Bánk bán); Palóc (Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros); Tanító (Zilahy L.: Süt a nap).
Filmroloj redakti
- János Kodolányi: Földindulás.
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) – Ekleziulo
Lia scenarlibro redakti
- Negyedíziglen (1942)