Zoltán Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés Zoltán estas hungara politikisto, biologo, kemiisto, altlerneja instruisto, membro de Fidesz.

Zoltán Illés
Zoltán Illés
Zoltán Illés
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1961 (1961-01-17) (63-jaraĝa)
en Subotica
Lingvoj hungaraanglakroataserba
Ŝtataneco HungarioJugoslavio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistokemiistobiologoinstruisto • media inĝeniero
vdr
Zoltán Illés en 2014

Zoltán Illés[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1961 en Subotica (Jugoslavio, nun Serbio).

Biografio redakti

Zoltán Illés devenis el parte kroata familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1980. Ekde la sekva jaro helpe de stipendio li studis en Budapeŝto en du universitatoj (Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, Scienca Universitato Loránd Eötvös). Li akiris kemian kaj biologian diplomojn en 1986, en la sekva jaro li doktoriĝis. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al medioprotektaj rondoj. Inter 1987-1989 li esploris en Universitato Yale, reveninta al Budapeŝto li havis diversajn laborlokojn. En 1991 li estis elektita parlamenta deputito, iom poste li aliĝis al Fidesz. En 1995 li denove esploris en Usono, reveninta li instruis en pluraj universitatoj en Budapeŝto. En la fruaj 2010-aj jaroj li estis subministro, iom poste li kritikis kelkajn agojn de la partio, tial li estis neglektita, tamen li restis partiano. Li politikas en Hegyvidék. Li havas edzinon, kiu naskis filon.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2019-12-20.