KALLÓS Zoltán (kaloŝ) estis rumanuja hungara folkloristo, laŭreato de Kossuth-premio naskita en Răscruci la 26-an de marto 1926 kaj mortinta la 14-a de februaro 2018 en Răscruci.[1].

Zoltán Kallós
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1926 (1926-03-26)
en Răscruci
Morto 14-an de februaro 2018 (2018-02-14) (91-jaraĝa)
en Răscruci
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungararumanacigana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo
Okupo
Okupo etnografo • collector of folk music
TTT
Retejo http://www.kallos.org.ro/
vdr

Premioj, distingoj redakti

  • premio Kossuth (dufoje);
  • 2010- A Magyar Köztársaság Érdemrend Középkeresztje Csillaggal.

Biografio redakti

Zoltán Kallós la mezlernejon finis en Kluĵo kaj Sfântu Gheorghe, li akiris bazlernejan instruistan diplomon en Kluĵo (1946). Li estis instruisto en Viştea (1946–50) kaj en Lespezi (1956–57), dume li studis en la muzika altlernejo en Kluĵo (1955). En 1957–58 li estis muzika fakgvidanto en Târgu Mureş, denove instruisto, poste dungito ĉe la lignoindustria fabriko en Gyimes (Djimeŝo) (1959–68). Li kolektis kvazaŭ ĉiajn specojn de folkloro en Mezőség, Kalotaszeg, Moldavio (en vilaĝoj loĝitaj de csángók) kaj Gyimes precipe la voĉan kaj instrumentan muzikon, la popolkutimojn kaj la kutimpoezion. En 1958 oni malliberigis lin pro politikaj motivaj mallongtempe.

Balladák könyve redakti

La plej grandan sukceson havis la kolekto, Balladák könyve (Libro de baladoj), kiu en Budapeŝto havis tri eldonojn (1973, 1974, 1977). Ĝi estas kun ĝia enhavo – 259 baladoj kaj 8 fabelvariantoj de balado – unu el la plej riĉaj hungaraj baladkolektoj. Ĝi savis por kulturo la baladojn de kvar etnografie gravaj regionoj plejparte kune kun iliaj melodioj.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Balladák könyve. Élő hazai magyar népballadák. Kolekto de K. Z. gyűjtése, prizorgado de Szabó T. Attila, Bk., 1969;
  • Új guzsalyam mellett. Miklós Gyurkáné Szályka Rózsa dalai és balladái, Bk., 1973;
  • Tegnap a Gyimesben jártam... Gyimes-völgyi lírai dalok (kolet. kun Martin György), 1989;
  • Ez az utazólevelem. Balladák új könyve, 1996.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti