Zoltán Kollonay
Zoltán Kollonay [kolonai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollonay Zoltán estas hungara pianisto, orgenisto, komponisto, dirigento, instruisto. Lia patrino estis greko.
Zoltán Kollonay | |
---|---|
Zoltán Kollonay | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kollonay Zoltán |
Naskiĝo | la 12-an de novembro 1964 en Nyíregyháza (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen • Muzikakademio Franz Liszt • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | pianisto • komponisto |
Zoltán Kollonay [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1964 en Nyíregyháza (Hungario).
Biografio redakti
Zoltán Kollonay akiris pianistan diplomon en Konservatorio de Debrecen en 1988, plian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1994, 2 pliajn diplomojn en Konservatorio de Vieno kaj Muzikakademio de Vieno en 1996, fine la lastan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1989 kaj 1993 li estis muzika gvidanto de Teatro de Nyíregyháza, kie li ne nur dirigentis, sed ankaŭ komponadis. Inter 1993-1997 li instruis en muzika mezlernejo en Nyíregyháza. En 1999 li translokiĝis al Nagykanizsa, ekde 2010 li instruas en la loka muziklernejo. Li ricevis 2 premiojn en 2006. Liaj komponaĵoj havas ankaŭ grekajn devenojn.
Elektitaj pianistaj koncertoj redakti
- ekde 1993 en Vieno koncerto de hungaraj muzikistoj
- 1998: sola koncerto en Palaco Vigadó
- 1999: greka pianokonĉerto en Budapeŝto
Elektitaj orgenistaj koncertoj redakti
- 1996: en luterana preĝejo de Nyíregyháza
- 2000: en Preĝejo de Sankta Jozefo (Nagykanizsa)
- 2003: subĉiela koncerto
Elektitaj dirigentaĵoj redakti
- 1998: Schubert: G-dúr Mise - preĝejo en Nagykanizsa
- 2000 novjara koncerto en Nagykanizsa
Fontoj redakti
- oficiala paĝo
- hungarlingva intervjuo kun foto Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto