Zoltán Lubik
Zoltán Lubik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lubik Zoltán estis hungara kornisto, altlerneja instruisto, muziksciencisto. Lia patro estis trumpetisto.
Zoltán Lubik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de oktobro 1932 en ![]() |
Morto | la 11-an de junio 1983 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | kornisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • lernolibroverkisto |
Zoltán Lubik [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de junio 1983 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Zoltán Lubik akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1957, poste li studis en la lernojaro 1964 en majstrokurso en Vajmaro. Jam pli frue ekde 1954 li estis ano de orkestro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1958 li instruis en muzika mezlernejo, inter 1959-1983 en la Muzikarta Altlernejo. Li ankaŭ esploris historion de la korno, pri tio li verkis lernolibrojn.
Liaj lernolibrojRedakti
- Tanítsunk korszerű módszerekkel I-II (1963)
- Az első aranyérmek (1977)
- A rézfúvósoknak is hasznos skálázni? (1980)
- Rézfúvós tárgyak (1980)
- Technikai gyakorlatok és zenei szemelvények az állami zeneiskolák kürt tanszaka számára (1981)
Elektitaj disĉiplojRedakti
- Ádám Friedrich, Károly Ambrus, Tibor Beleznay, Tamás Csurgó, László Gál, Zoltán Magyari, Szilágyi Pálma, Tamás Zempléni