Zoltán Mucsi
Zoltán Mucsi [muĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mucsi Zoltán estas hungara aktoro.
Zoltán Mucsi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1957 (67-jaraĝa) en Abony |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Andrea Moldvai Kiss (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro ![]() |
Zoltán Mucsi[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1957 en Abony.
Biografio
redaktiZoltán Mucsi akiris licencon pri ferlaboristo, poste li maturiĝis. Li laboris en pluraj lokoj, dum li estis membro de amatora teatra trupo. Inter 1979-1995 li estis sendiploma aktoro de Teatro Szigligeti (Szolnok) dum lia anonco al Altlernejo pri Teatro kaj Filmo estis ĉiam rifuzita. Depost 1995 li aŭ apartenis al malgrandaj teatroj, aŭ li estis porokaza aktoro, sed li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1999-2018. Li edziĝis dufoje, li edukis 4 gefilojn, la unua venis el la unua geedziĝo, la 2 mezaj el la dua geedziĝo, la lasta estis adoptita.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Rikardo la 3-a - 1-a murdisto
- Kiel Plaĉas al Vi - Vili; Jaques
- Szeget szeggel - Bernát
- Henriko la 4-a - Mowbray
- Molière:
- Tartufo - titolrolo
- La mizantropo - Alceste
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - migranto
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - notario; pordisto; lakeo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Kurrah
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Hatásvadászok (1983)
- Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1998) - Kapa
- Kontroll (2003) - profesoro
- Halj már meg! (2016) - Tibi
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Kaméliás hölgy (1987) - servisto
- Hello Doki (serio, 1996) - Guszti
- A Pál utcai fiúk (2005) - Janó
- Egynyári kaland (serio, 2015) - Gáspár
- Egyszer volt Budán Bödör Gáspár (2020) - István Haunti
Lia libro
redakti- Mucsi 12x. Öröknaptár (2021)