Zoltán Nemere, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemere Zoltán estis hungara skermisto (spadisto, rapiristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, dentkuracisto.

Zoltán Nemere
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1942 (1942-04-20)
en Bokod
Morto 6-an de majo 2001 (2001-05-06) (59-jaraĝa)
en Felgyő
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco HungarioGermanio
Okupo
Okupo skermanto • dentisto
vdr

Zoltán Nemere[1][2] naskiĝis la 20-an de aprilo 1942 en Bokod, li mortis la 6-an de majo 2001 en Felgyő.

Biografio redakti

Zoltán Nemere maturiĝis en gimnazio de Csongrád (urbo) en 1960, poste lia anonco estis rifuzita en la universitato, tial li estis helplaboristo en fabriko en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, dentkuracistan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1971. Ĉe la fino de la jaro sekvante sian germanan skermistan edzinon li disidis al Okcidenta Germanio. En Essen li malfermis dentistan kuracejon kaj en 1976 li denove akiris jam germanan dentkuracistan diplomon. En 1990 li rericevis la forprenitan hungaran ŝtatanecon, sed li tenis plu ankaŭ la germanan. Li ofte revizitis Hungarion kaj li mortis pro aŭtoakcidento. Li edziĝis dufoje pro divorco. La unua edzino naskis trifoje (1969, 1973, 1975), la dua en 1989.

Sporta kariero redakti

Zoltán Nemere komencis skermi en 1958. Inter 1963-1971 li estis membro de la hungara nacia teamo, dum li estis hungara ĉampiono sesfoje. En universiado li estis la unua teame kaj individue en 1965. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1964 kaj Somera Olimpiko 1968 kun 2 oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje. Li skermis plu ankaŭ en Okcidenta Germanio inter 1972-1980.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Bokod (2013)
  • sporthalo kaj infanĝardeno en Bokod (2011)

Fontoj redakti

Referencoj redakti