Zoltán Novotni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novotni Zoltán estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Zoltán Novotni
Reliefo pri Zoltán Novotni
Reliefo pri Zoltán Novotni
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1931 (1931-04-19)
en Miskolc
Morto 29-an de novembro 1993 (1993-11-29) (62-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Zoltán Novotni[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1931 en Miskolc, li mortis la 29-an de novembro 1993(?) en Miskolc.

Biografio redakti

Zoltán Novotni akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post siaj studoj li havis postenon en distrikto de Budapeŝto. Li apogis la revolucion en 1956, tial en la sekva jaro li estis forigita. Li estis advokato-kandidato en Kazincbarcika kaj Füzesabony, poste li havis juran postenon en sia naskiĝurbo. Ekde 1973 li instruis en la Pezindustria Universitato. En 1980 li docentiĝis, post 2 jaroj li estis motoro de establo de jura fakultato. De 1982 ĝis sia morto li estis katedrestro, ekde 1988 ankaŭ institutestro. Intertempe en 1986 li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio, tial li estis plenrajta profesoro. Ekde 1989 li estis vicrektoro, inter 1991 kaj 1993 dekano. Li ricevis nur postmortan premion en 1994. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj libroj redakti

  • A fogyasztói érdekvédelmi tevékenység rendszerének továbbfejlesztése (kunaŭtoro, 1990)
  • Polgári jog 1 (1992)
  • Magyar polgári jog. Kötelmi jog : Különös rész : Egyes szerződésfajták (redaktoro, 1988)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti