Zoltán Pál Dienes
Zoltán Pál Dienes [dieneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dienes Zoltán Pál estis hungardevena kanada matematikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Pál Dienes, lia patrino Valéria Dienes. Pedagogiaj ideoj de Dienes estis popularaj en pluraj landoj. Li estis mondfama teoriulo kaj senlaca terapiisto de la "nova matematiko": aliro al matematiko helpe de ludoj, kantoj kaj dancoj.
Zoltán Pál Dienes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dienes Zoltán Pál |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1916 en Budapeŝto, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 11-an de januaro 2014 (97-jaraĝa) en Wolfville |
Tombo | Willow Bank Cemetery (en) 45° 05′ 14″ Nordo 64° 21′ 21″ Okcidento / 45.0872519 °N, 64.355905 °U (mapo) |
Lingvoj | angla • hungara • itala |
Ŝtataneco | Hungario Kanado Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Alma mater | Universitato de Londono - matematiko (1934–1939) Dartington Hall School (en) (1931–1934) Piarista Gimnazio de Budapeŝto (–1931) Universitato de Londono - psikologio (–1955) |
Familio | |
Patro | Pál Dienes |
Patrino | Valéria Dienes |
Frat(in)o | Gedeon Dienes (en) |
Infano | Zoltan Dienes (en) , nepo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto psikologo poeto |
Verkoj | Base ten blocks |
TTT | |
Retejo | http://www.zoltandienes.com/ |
Zoltán Pál Dienes[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de januaro 2014 en Wolfville (Nov-Skotio, Kanado).
Biografio
redaktiZoltán Pál Dienes komence lernis en sia naskiĝurbo, sed li jam maturiĝis en Darlington en 1934, poste li akiris diplomon en Universitato de Londono, li samloke doktoriĝis en 1939. Post siaj studoj li instruis en pluraj britaj urboj, ofte en universitatoj. En 1950 li ne nur instruis, sed ankaŭ studis psikologion en Leicester, poste li skizis lian novan metodon pri la instruado. Ekde 1961 li instruis laŭvice en Adelajdo, Universitato Harvard, Ĝenevo, ekde 1966 en Ŝerbruko (Kebekio), kie li estis institutestro ĝis 1978. Li vivis en Italio inter 1978-1980, dum li kreis sistemon de la itala matematika instruado. Ĝis la emeritiĝo li instruis en Britio, poste en Kanado. Lia plej konata ludilo estis "Dienes-kuboj". Li edziĝis en 1938, 5 gefiloj naskiĝis, fine li vidviĝis en 2006.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Constructivist Foundation of Mathematics According to Borel and Brouwer (disertaĵo, 1939)
- Építsük fel a matematikát! (1999)
- Játék az életem – egy matematikus mágus visszaemlékezései (memuaro, 2000, 2001)
- Calls from the Past (poemoj, 2003)
- I Will Tell You Algebra Stories You've Never Heard Before (2003)
- Memoirs of a Maverick Mathematician (2003)