Zoltán Solymosi [ŝojmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solymosi Zoltán estas hungara baletisto, altlerneja instruisto. Lia frato Tamás Solymosi same estas baletisto.

Zoltán Solymosi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1967 (1967-12-12) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta AltlernejoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Tamás Solymosi
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • ballet teacher
vdr

Zoltán Solymosi[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Solymosi akiris diplomon en la Hungara Dancarta Altlernejo en Budapeŝto en 1988. Lia unua grava engaĝiĝo okazis en 1986 en la en:Dutch National Ballet. Post 3 jaroj li aliĝis al baleta frakcio de la Bavara Ŝtata Operejo, post jaro al Teatro alla Scala. En tiu periodo li havis statuson en la Dancarta Altlernejo. En 1991 li same estis gastobaletisto en en:The Royal Ballet. Pro la sukcesoj li ekhavis postenon kaj li rapide akiris spertojn en ĉiuj plej gravaj roloj en la repertuaro. En 1994 Solymosi turneis kun la Reĝa Baleto en Usono. En 1995 li forlasis la Reĝan Baleton por iĝi sendependa, poste li estis gastartisto kun la en:English National Ballet. En la sekvanta jaro li revenis al Budapeŝto, kie li ekinstruis en la Dancarta Altlernejo. Li ricevis hungarajn ŝtatajn premiojn ekde 1993, el lil la plej valora estas premio Kossuth en 2020.

Elektitaj roloj redakti

Roloj en filmoj redakti

  • Gala Tribute to Tchaikovsky (televizia filmo, 1993) - dancisto
  • The House (televizia biografia filmo, 1996) - li mem

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti