Zoltán Szabó (botanikisto)

Zoltán Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Zoltán estis hungara botanikisto, biologo, profesoro, membro (korespondanta en 1932, ordinara en 1941) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Szabó [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de majo 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Szabó frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Breslau (nun Vroclavo). En 1905 li iĝis vicprofesoro en Budapeŝto, en 1912 privata profesoro. En 1940 li estis nomita ankaŭ direktoro de botanika ĝardeno. Li okupiĝis ankaŭ pri verkado de studentaj lernolibroj, genetiko, sistematiko. Li instruis en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto inter 1913-1923.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mykologische Beobachtungen (1904)
  • A Knautia génusz monográfiája (1911)
  • A nővények életmódja (1925)
  • A Dipsacaceák virágzatának fejlődéstani értelmezést (1930)
  • Származás és öröklés (1942)

Fontoj redakti