Zoltán Szilády [silAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilády Zoltán estis hungara biologo, zoologo, entomologo, profesoro, instruisto. Lia kuzo estis Áron Szilády.

Zoltán Szilády [1] naskiĝis la 21-an de majo 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 1947 en Orienta Germanio en Großpösna.

Biografio redakti

Zoltán Szilády frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed en la studjaro 1900 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto. Inter 1901 kaj 1907 li instruis en kolegio en Nagyenyed, poste li estis nomumita privata profesoro en Universitato Kolozsvár. Ekde 1922 li havis postenon en Hungara Nacia Muzeo, post 3 jaroj li ekinstruis en Scienca Universitato István Tisza. En 1928 li esplorvojaĝis al Bulgario. Li pensiuliĝis en 1934. Li okupiĝis precipe pri muŝoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A retyezáti tavak alsóbbrendű rákjai (1901)
  • A magyar állattani irodalom ismertetése 1890 – 1900 (1903) - daŭro de verko de Jenő Daday
  • Veszedelmes háziállatok (Danĝeraj hejmobestoj), (1915)
  • A mi Erdélyünk (1921)
  • Die Geschichte der Zoologie in Ungarn (1927)
  • A magyar állatvilág múltja és jelene (1930)
  • Zoológia I – II., (1938 – 1940)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti