Zoltán Varga (koreografo)
Zoltán Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Zoltán estis hungara popoldancisto, koreografo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Beáta Lőrincz.
Zoltán Varga | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de septembro 1944 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Beáta Lőrincz ![]() |
Okupo | |
Okupo | koreografo dancisto ![]() |
Zoltán Varga[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1944 en Salánk (Hungara reĝlando, nuntempa Ŝalanki en Ukrainio).
Biografio
redaktiZoltán Varga maturiĝis en Keszthely, poste li akiris elektran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1967. Dum la studentaj jaroj li estis aktiva popoldancisto en muzika ensemblo. En la 1970-aj jaroj li akiris licencon pri popoldanco. Inter 1981 kaj 1991 li estis arta gvidanto kaj koreografo, inter 1990-1997 li instruis en la Hungara Dancarta Altlernejo. Intertempe li translokiĝis al Solymár en 1994, kie poste li fondis popoldancan ensemblon, nature ankaŭ loke instruis kaj koreografis. Li ricevis premiojn en 2018 kaj 2019.
Liaj elektitaj laboroj
redakti- Virágom, világom... (2014)