Zoltán Verrasztó
Zoltán Verrasztó [verastO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verrasztó Zoltán estas hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto, kirurgo. Liaj gefiloj estis Evelyn Verrasztó kaj Dávid Verrasztó.
Zoltán Verrasztó | |
---|---|
Zoltán Verrasztó en 1981 (maldekstre la 2-a) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Gabriella Verrasztó |
Infanoj | Evelyn Verrasztó • Dávid Verrasztó |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
Zoltán Verrasztó[1] naskiĝis la 15-an de marto 1956 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Zoltán Verrasztó akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, baldaŭ en 1987 ankaŭ medicinan diplomon. Post tiu lasta diplomo li tuj estis kirurgo en hospitalo. Post jaroj li estis altigita al ĉefkuracisto. Li ricevis premion en 2006.
Sporta kariero redakti
Zoltán Verrasztó estis naĝisto en centra sportlernejo kaj en signifa ĉefurba sportklubo, lia trejnisto estis Tamás Széchy. Pri enlandaj rezultoj de Verrasztó ne estis trovitaj datenoj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1973, 1975). En universiado li estis la unua en 1977. Depost fino de sia aktiva sporta kariero li longe ne trejnis, sed baldaŭ Tamás Széchy invitis lin.
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM124376 hungarlingva datenaro de muzeo