Zombio (ankaŭ nomita sorĉkadavro[1]sorĉita kadavro[2]) estas ulo de Afrika kaj Centramerika (haitiano) kulturo, estus vekita mortinto aŭ senkonscia, movkapabla vivkadavro kontrolita de sorĉisto por esti sklavo. De folkloro pasis al literaturo kaj kinarto, kiel sinonimo de vivkadavro kaj al ĉiutaga lingvaĵo kiel metaforo al iu kiu faras la aferoj mekanike, aŭ ebriulo kiu ne plene koncias pri siaj agoj.

Zombio
Informoj
vdr
Grupo de zombioj

La vorto venas el la vorto Zu:mbi (kun longa u) per angla skribmaniero Zombie el Centra-Afrika kaj signifas origine spiriton de mortinto. La vorto povas rilate al kikonga vorto Nzambi, kiu estas la nomo de iu dia serpento, kiu helpus la sorĉiston je la magia revivigo de mortinto.".[3]

La kredo je ekzisto de zombioj estas forta en la vuduo kaj aliaj jorubaj religioj. Laŭ kredo, magiisto povas prisorĉi homon kaj igi iun zombio, ŝajn-mortinto.

La zombio estas ŝatata figuro en hororfilmoj, komiksoj ks., kiel vekiĝanta, putriĝanta viv-kadavro.

La unua filmo pri zombioj estis White Zombie (Blanka Zombio) de Victor Halperin el 1932 kun kiel ĉefrolanto la hungardevena Bela Lugosi. La plej konata zombi-filmo estas verŝajne Night Of The Living Dead (La Nokto de la Vivantaj Mortintoj), verkita en 1968 de George Romero. En modernaj tempoj ekzistas televidaj serioj kiel The Walking Dead (Marŝantaj Mortintoj) aŭ eĉ desegnaj filmoj kiel ParaNormanScooby-Doo On Zombie Island (Scooby-Doo sur Zombia Insulo).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti