Zonaj planlingvoj

Zonaj lingvoj estas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj aŭ lingvoregionoj. La plej konataj estas tutĝermanaj kaj tutslavaj projektoj (tutlatinidaj lingvoj, ofte iĝas eŭroklonoj), ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, kaj ankaŭ nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias Molee (1902), "Euronord" por norda Eŭropo de A. J. Pilgrim (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav Podmele (1958), ktp.

Ekzemploj de zonaj planlingvojRedakti

Jen kelkaj ekzemploj de zonaj planlingvoj.

ArvanoRedakti

Arvano (Arvan) estas zona planlingvo bazita sur arpitanaj dialektoj proponita en 1998 de Nicola Curat por esti uzata en valo de Savojo.

Ortografiaj notoj: ch = /ĉ/; çh = /θ/; c / k = k; jh = /ð/; nh = /ñ/; sh =/ŝ/; ts = /c/; zh = /dz/.

Hoŝeka lingvoRedakti

Hoŝeka lingvo estas zona planlingvo interslava proponita de Hoŝek el Kromeriz, en tiama Ĉeĥoslovakio en 1908. Ĝi uzas latinan alfabeton kaj la plejparto de vortprovizo devenas de la slovena lingvo.

JazuoRedakti

Jazuo (Ya-zu, YazuYa-za Huo) estas zona planlingvo por centraj azianoj proponita de mongola Esperantisto Tsegmedin BOLD, artisto kaj art-historiisto, el Ulan-Batoro en la fino de 20-a jarcento. Ĝi havas plimulton da radikoj el aziaj lingvoj kiel la ĉina, mongola, japana, korea lingvo, kaj tiel plu.

Lingua de EuropaRedakti

Lingua de Europa estas planlingvo kreita de Johann Christian Homolka kaj de Pastro Flurin Maissen, svisa naturalisto, beneditino, kiu instruis en beneditina lernejo de Disentis. La ekleziaj aŭtoritatoj malpermesis ke Maissen plu instruu la lingvon al la lernantoj.

Slava EsperantoRedakti

Slava Esperanto, SlavinaSlavina Slawsky estas esperantido proponita de Josef Konechný, Prago, en 1912. Eble estas zona esperantido al slavoj.

Specimeno:

  • Ulepszajfre swieta, zaczinajte a was samych! (Plibonigu la mondon, komence de vi mem!)

Universala slava lingvoRedakti

Universala slava lingvo (Lingua slavica universalis) estas zona planlingvo kreita de J. Herkel 1826.

Specimeno: Za starego vieku byla jedna kralica, koja mala tri prelepije dievice, milicu, krasicu a mudricu

Listo de kelkaj Zonaj PlanlingvojRedakti

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z

ARedakti

ERedakti

FRedakti

GRedakti

HRedakti

IRedakti

JRedakti

KRedakti

LRedakti

MRedakti

NRedakti

ORedakti

PRedakti

SRedakti

TRedakti

URedakti

VRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

J. Herkel
Elementa universalis linguae Slavicae
Budae/Budapest, 1826
164 pp.

Notoj kaj fontojRedakti