Zondorsa kampilorinko

La Zondorsa kampilorinko, Campylorhynchus zonatus, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zondorsa kampilorinko

Zondorsa kampilorinko
Zondorsa kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. zonatus
Campylorhynchus zonatus
(Lesson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Zondorsa kampilorinko estas loĝanta kaj reproduktanta specio el sudcentra golfa marbordo de Meksiko al nordokcidenta Ekvadoro. Ili loĝas en kvin disaj areoj, la centra regiono en suda Centrameriko, en Costa Rica kaj norda Panamo. La aliaj du regionoj estas norda Kolombio apude de Panamo, kaj 800 km sude en nordokcidenta Ekvadoro.

Priskribo redakti

Tiu granda trogloditedo reproduktiĝas en malaltaj teroj kaj montetoj el marnivelo al 1700 m de altitudo en maldensa aŭ malferma arbaro, makiso, duaranga arbaroj kaj eĉ arbaretoj ĉirkaŭ domoj. Ili ĉefe loĝas en la flanko de Karibio de la montaj teritorioj de Centrameriko. Ties granda sfereca nesto havas ampleksan enirparton kaj estas konstruita 2 – 30 m alte en arbo aŭ arbusto, ofte kaŝita inter bromeliadoj. Nur la ino kovas la 3 al 5 blankajn ovojn nemarkitajn aŭ helbrunpunktitajn dum ĉirkaŭ 2 semajnoj antaŭ eloviĝo, kaj elnestiĝo okazas post pliaj 2 semajnoj. Post reproduktado familioj ripozas kune en dormonestoj kiel tiuj uzataj por reproduktado dum la tuta jaro.

Plenkreskulo de Zondorsa kampilorinko estas 16.5 cm longa kaj pezas 29 g. Ĝi havas brungrizan kronon, nigran nukon kaj la resto de la supraj partoj kaj vosto estas tre striitaj je nigro, rufbruno kaj blanko. La brusto kaj gorĝo estas blankaj, tre pukntitaj je nigro, kaj la ventro estas cinamokolora. Junuloj havas pli sablokolorajn suprajn partojn kaj blankajn al sablokolorajn subajn partojn.

Tiu specio havas mallongan aspran alvokon zek. La kanto estas miksaĵo de sekaj babilaĵoj, balbutado kaj pepado.

La Zondorsa kampilorinko manĝas aktive en familiaj grupoj de 4-12 birdoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti