La Zonvosta buteo (Buteo albonotatus) estas mezgranda amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Ĝi estas specio de varmaj, sekaj partoj de Ameriko. Ili manĝas malgrandajn vertebrulojn ĉiatipajn (sed ne fiŝojn), inklude birdojn ĝis grando de koturno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zonvosta buteo
Zonvosta buteo
Zonvosta buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. albonotatus
Buteo albonotatus
(Kaup, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas 47–55 cm longaj kun enverguro de ĉirkaŭ 1.2 m; ties averaĝa pezo estas 810 g. La plumaro de plenkreskulo estas ĉefe nigreca escepte ke flugilplumoj estas striecaj helgrize (kio aspektas tutgriza eldistance) kaj la vosto havas 3 aŭ 4 bendojn aŭ "zonojn", blankaj el sube kaj helgrizaj el supre, el kiuj la dua el la pinto estas tre larĝa kaj videbla. Tiu karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie albonotatus estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektive "blanka" kaj "markata". La vaksaĵoj kaj kruroj estas flavaj.

Nematuruloj estas similaj escepte pro la malgrandaj blankaj punktoj en la brusto kaj la vosto kun mallarĝaj grizaj kaj nigraj bendoj kaj larĝa malhela pinto. La plenkreskuloj de Zonvosta buteo similas al tiuj de Nigra buteogalo sed ĝi estas pli malgranda kaj havas pli da blankaj zonoj en vosto.

La Zonvosta buteo montras ŝajnan similon al la Meleagra katarto, fotita dumfluge.

La plumaro de tiu birdo ege multe similas al tiu de la Meleagra katarto, kaj la Zonvosta buteo ŝvebas per siaj flugiloj tenataj horizontale, ekvilibre de flanko al flanko, kiel faras Meleagraj katartoj kaj ofte en ties akompanado. Ĉar Meleagraj katartoj rare predas sanajn animalojn, kelkaj ornitologoj kredas, ke tiu kamuflimito klopodas ke eventuala predanimalo ne estu alarmata kiam Zonvosta buteo superflugas (Clark 2004). Birdogvidistoj avertas kontraŭ konfuzo de tiu specio kun la multe pli komuna Meleagra katarto, sed je netroa distanco oni povas vidi ties malgrandon, la tipan butean formon de flugiloj kaj kapo kaj la palan strion de vosto.

La alvoko estas laŭta krio descenda je la fino. Ĉe almenaŭ kelkaj birdoj, estas kruta ascendo laŭtona (kiel rompo ĉe voĉo falsetto) meze kaj same kruta denove.

La teritorioj de la Zonvosta buteo estas partoj de Arizono, Nov-Meksiko, kaj okcidenta Teksaso al suda Brazilo, Paragvajo, Bolivio, kaj norda Argentino. Vintre ili ĝenerale retiriĝas el la usona parto de siaj teritorioj. Ili foje vagadas for de siaj normalaj teritorioj, kaj tiu birdo estis almenaŭ unufoje vidata en Nov-Skotio. Ties habitato estas kanjonoj kun malfermaj arbaroj en aridaj aŭ duonaridaj regionoj, kvankam tiuj birdoj povas ĉasi for de kanjonoj.

La nesto estas tipa de buteoj: granda amaso de bastoneteroj konstruita en kanopea pinto de arbo (kutime alta) aŭ sur klifo. La ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn, ofte markataj je bruna.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Clark, William S. (2004). “Is the Zone-tailed Hawk a Mimic?”, Birding 36 (5), p. 495–498. 
  • Zone-tailed Hawk. eNature. National Wildlife Federation. Alirita 2006-07-21.[rompita ligilo]
  • Jiménez, Mariano G; Mariano Jiménez II. Gavilán Oscuro. El Zoológico Electrónico. Alirita 2006-07-21.

Eksteraj ligiloj redakti