La Zoologia ĝardeno de Halle (germane: Zoologischer Garten Halle) estas municipa zoo en Halle (Saale), Germanio, Fasanenstraße 5a. Pro la situo ĝi ofte ankaŭ nomiĝas monta zoo.

La okcidenta enirejo de la zoo
Elefantejo

Historio redakti

Supre de la valo, tra kiu la rivero Saale romantike kurbe fluas laŭlonge de montetoj kaj malnovaj burgoj, troviĝas la zoo de Halle sur la monteto Reilsberg. Ĝi estas unu el la plej gravaj atrakcioj turismaj en Saksio-Anhalto. Malfermite en majo 1901 kiel historiisma pejzaĝoĝardeno ĝi gravas ankaŭ kiel vidindaĵo kultura. La alterno de artefarita pejzaĝigo kaj oferto de pluraj belvidoj super la urbon sen paroli pri diversaj specialaj eventoj igis ĝin travivaĵo por ĉiuj aĝogrupoj.

Priskribo redakti

Sur 9 hektarajn granda areo vivas nuntempe ĉ. 1700 bestoj de 250 specioj el 5 kontintentoj. En la centro estas la bredado de montaj bestoj kaj la faŭno de Suda Ameriko kun maloftaj animaloj kiel folivoroj, doliĥotinoj, tukanoj, kariamoj, vikunoj, fenikopteroj, sajmirienojformikomanĝuloj.

Multaj sekcioj plimodernigitis antaŭ malmultaj jaroj aŭ eĉ novkonstruitis, i.a. por otariedoj, elefantoj, leonoj kaj krokodiloj. Danke al imponaj arkitekturaj solvoj la vizitantoj povas admiri ĉion de tre proksime sen iu ĝeno por la bestoj. Du atrakciegoj estas la nova domo de la rabobestoj kaj ejo moderna por la elefantoj. Disde terasoj eblas vidi ilin ankaŭ elaere kvazaŭ.

Multe da kafejoj kaj bierĝardenoj plifaciligas la restadon pluan en la zoo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti