La Zoo de Lepsiko (germane Zoo Leipzig) estas unu el la plej belaj zooj de Germanio. Ĝi troviĝas ĉe Pfaffendorfer Straße, en Lepsiko.

Enireja zono

Historio redakti

Fondis ĝin en 1878 la gastejestro Ernst Pinkert kun la helpo de la hamburga bestokomercisto Carl Hagenbeck. Okazis iam ne nur elmontroj de bestoj sed ankaŭ de "sovaĝaj" popoloj. Post la Unua mondmilito eksposedantis la urbo kiu daŭre pligrandigis la bestoĝardenon. Hodiaŭ ĝi estas municipa institucio 26 hektarojn granda.

Priskribo redakti

Ekde 1998 ekzistas ĝenerala koncepto nome Zoo der Zukunft (zoo kun estonteco), laŭ kiu oni evoluigis la zoon al naturtravivaĵparko kun ses temaroj: Afriko, Azio, Suda Ameriko, Ĝardeno de la fondintoj, Pondolando, Gondvana lando. La laste menciita estas en 2011 inaŭgurita grandega tropika halo, la plej granda de tuta Eŭropo, kie admireblas 300 ekzotikaj bestoj kaj 17.000 tropikaj kreskaĵoj el la praarbaro.

La zoologia ĝardeno havas ĉirkaŭ 850 bestospecojn, do unu el la plej specoriĉaj de Eŭropo. La animaloj vivas en natursimilaj medioj sub kondiĉoj kiuj rigore kongruas kun la reguloj de la bestoprotektado. Krom la bestoj allogadas aliaj (gastronomiaj) eventoj. En 2003 estis farita surloke la unua dokumenta filmo amuziga kun la titolo Elefant, Tiger & Co. Ekde tiam multaj similaj ankaŭ el aliaj germanaj zooj estis faritaj. Zoo Leipzig estas malfermita ĉiutage de 9:00 a.m. ĝis 6:00 p.m.[1]

Referencoj redakti

  1. Zoo Leipzig in Mitte, Leipzig. Arkivita el la originalo je 2022-07-05. Alirita 2022-08-18.

Eksteraj ligiloj redakti