Zoofilio estas seksimpulso al bestoj, klasita kiel parafilio. Multaj homoj konsideras ĝin nenatura aŭ mistrakto de bestoj. Aliaj, kiel la nederlanda biologo Midas Dekkers kaj la aŭstralia filozofo Peter Singer, neas tion. Laŭ la usona Kinsey-instituto 8% de la viroj kaj 5% de la virinoj iam seksumis kun bestoj.

La religio kaj leĝo redakti

La Biblio forte malpermesas zoofilion. En pluraj landoj, kiel en Usono kaj Aŭstralio, seksumado kun bestoj estas malpermesata de la leĝo. En aliaj landoj seksumi kun bestoj ne estas malpermesata, almenaŭ leĝe.