Zsófia Hofbauer
Zsófia Hofbauer [ĵOfia hofbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hofbauer Zsófia Mária estis hungara operkantisto (aldo). Ŝia geedziĝa nomo estis Baronek Frigyesné.
Zsófia Hofbauer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1840 en Peŝto |
Morto | 2-an de januaro 1916 (75-jaraĝa) en Terézváros |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 19/1-1-23 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Zsófia Hofbauer[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1840 en Pest (urbo), li mortis la 2-an de januaro 1916 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsófia Hofbauer lernis en la nacia muzikejo (nuntempa konservatorio). Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Mátyás Engesszer kaj de:Giovanni Gentiluomo. Post trejnado ŝi faris koncertojn en Aŭstra Imperio, Germanio, Nederlando, eĉ en Usono. Hejmenveninta ŝi unue kantis en Germana Teatro (Pest), inter 1859–1965 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pest). Ŝi edziniĝis kaj naskis almenaŭ unufoje filon.
Ŝia repertuaro (elekto)
redakti- Gaetano Donizetti: Linda di Chamounix — Pierotto
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gertrud
- Friedrich von Flotow: Martha — Nancy
- Charles Gounod: Faŭsto — Marta
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore — Azucena
- Un balo in Maschera — Ulrica