Ĵabalj

(Alidirektita el Zsablya)

Ĵabalj (serbe Жабаљ, hungare Zsablya, germane Jozefsdorf) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en Vojvodino. La hungaroj (kaj germanoj) uzas ankaŭ la nomon Józseffalva (=vilaĝo de Jozefo). La slava esprimo signifas: žleb (=kluzo). Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Ĵabalj
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 161  (2011) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 22′ N, 20° 4′ O (mapo)45.36666666666720.066666666667Koordinatoj: 45° 22′ N, 20° 4′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 400 km² (40 000 ha) [+]
Ĵabalj (Serbio)
Ĵabalj (Serbio)
DEC
Ĵabalj
Ĵabalj
Situo de Ĵabalj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Žabalj [+]
vdr
Preĝejo en Ĵabalj

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Novi Sad.

Historio redakti

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. La unua mencio devenis el 1272 en formo Seble. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. La kristana armeo venkis la turkojn en 1686, la regiono iĝis limgarda zono apartenanta al la Habsburga Imperio. En 1784 pro la oftaj inundoj de Tiso la komunumo translokiĝis iom for de la rivero. En 1910 loĝis 7993 da homoj ˙(5090 serboj, 1722 hungaroj kaj 1074 germanoj). Ĝis 1920 la loko apartenis al Bács-Bodrog, kie estis distriktejo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la urbon. En 1942 la serbaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Responde la hungara armeo faris regionan razion, kie murdis 400 da serboj. La ĉefaj raziantoj estis tuj enkarcerigitaj. La serbaj partizanoj venĝis tion kaj en 1944 ili murdis 2000 da hungaroj kaj germanoj.

En 2002 loĝis 9598 da homoj (8672 serboj, 202 ciganoj, 119 jugoslavianoj, 88 kroatoj, 85 hungaroj, kaj 31 rutenoj ktp).

Vidindaĵoj redakti

 
Katolika preĝejo de Ĵabalj
 
Monumento pri razio en Ĵabalj