ÁDÁM Zsigmond [a:da:m] estis rumanuja hungara lingvisto, verkisto, tradukisto naskita en Alsóbölkény la 15-an de junio 1913 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de oktobro 1994.

Zsigmond Ádám
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1913 (1913-06-15)
en Beica de Jos
Morto 10-an de oktobro 1994 (1994-10-10) (81-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Profesio
Okupo pedagogolingvisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Zsigmond Ádám studis en la kolegio Bethlen de Aiud kaj en la reformita kolegio de Târgu Mureș. Li havigis diplomon de instruisto pri la rumana-hungara lingvoj en la Universitato Ferdinand la 1-a en 1939. Li estis ĵurnalisto kaj mezlerneja instruisto en Târgu Mureș kaj Kluĵo. De 1950 ĝis 1973 li estis lektoro de la rumana lingvistika katedro de la Universitato de Koloĵvaro. Li publikis poemojn en la gazetoj Brassói Lapok, Ellenzék, Független Újság kaj Pásztortűz; li tradukis poemojn de Lucian Blaga, Zaharia Stancu, Veronica Porumbacu, Dan Deșliu, Mihai Beniuc, Marin Sorescu, Radu Paraschivescu, Marcel Breslașu, Emil Gurghianu por revuoj Korunk, Igaz Szó, Igazság. Restis manuskripte lia libro: Limba română, curs practic pentru maghiari.

Verkoj redakti

  • Helyesen románul kun János Balázs kaj László Balázs, Bk., 1960, 3-a reverkita eldono, Bk., 1971;
  • Probleme specifice ale predării limbii române în școlile cu limba de predare maghiară, Bk., 1969.

Fontoj redakti