Zsigmond Kurovszky
KUROVSZKY Zsigmond [kurovski] estis hungara inĝeniero pri fornoj, ĉefminadkonsilanto. Li naskiĝis en 1860 en Szinérváralja kaj mortis la 5-an de septembro 1913 en Zalatna.
Zsigmond Kurovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1859 en Seini |
Morto | 5-an de septembro 1913 (53-jaraĝa) en Zlatna |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero |
Biografio redakti
Kurovszky finis la akademion en Selmecbánya en 1881 kaj laboris ĉe la fornoj de Zalatna, poste en Kapnikbánya; ekde 1897 li estis ĉefinĝeniero de fornoverko de Zalatna, ekde 1908 ĉefo de la ĉefminejofico de Zalatna. En 1891–93 al invito de la rusa registaro li laboris en Siberio en Montaro Altajo en or- kaj silverminejoj.
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon