LÁNYI Zsigmond (pro. la:nji) estis hungara ĵurnalisto naskita en Temeŝvaro en 1878 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de decembro 1950.

Biografio redakti

Zsigmond Lányi studis en komerca akademio de Budapeŝto kaj li iĝis kunlaboranto de gazetoj Temesvarer Zeitung kaj Temesvári Napló, pli poste de la gazeto Fremdenblatt de Vieno. Reveninte en Budapeŝton li iĝis policraportisto de Neues Pester Journal. De 1908 li estis la ĉefredaktoro de la duonoficiala ŝtonpresita gazeto Budapesti Tudósító, pli poste posedanto ankaŭ de la eldonejo. De 1924 li estis ĉefredaktoro de la gazeto Friss Újság, de 1929 samtempe ĉefredaktoro de la Neues Politisches Volksblatt. Li direktis ankaŭ la redakcion de Budapeŝto de la konservativpolitika gazeto Neues Wiener Abendblatt.

Verkoj redakti

  • Politische Strömungen (Wien, 1907);
  • Das Balkanproblem (Wien, 1907);
  • Der Dualismus und der wirtschaftliche Ausgleich (Wien, 1910).

Fonto redakti