Zsigmond Ritoók (kuracisto)

hungara internisto
(Alidirektita el Zsigmond Ritoók)

RITOÓK Zsigmond (rito:k) estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj. Li naskiĝis en Nagyvárad la 5-an de januaro 1870 kaj mortis en Budapeŝto 1-an de oktobro 1938. Lia nepo estis Zsigmond Ritoók (filologo).

Biografio redakti

Zsigmond Ritoók havigis diplomon de kuracisto en Budapeŝto en 1893 kaj ĝis 1895 li estis ĉe Frigyes Korányi praktikanto, ĝis 1902 samloke asistanto. En 1910 li iĝis universitata privatprofesoro, en 1911 publikmalsanuleja ĉefkuracisto (ĝis 1935). Inter 1933 – 1935 li estis la direktoro de la centraj malsanulejoj de ĉefurbo. Inter 1903 – 1938 li estis ano de Justicafera Kuracista Konsilantaro, de 1917 ties protokolisto.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Adatok az arterio-sclerosis aetiologiai viszonyaihoz (Orv. Hetil. 1896. 45 – 49. sz.);
  • A szívzörejek diagnosztikus értékéről (Klinikai Füz. 1899. nov.);
  • Adatok az Oliver – Cardarelli-féle tünet jelentőségéhez (Orv. Hetil. 1900. 38. sz.);
  • Vitás kérdések az endocarditisek pathogenesisében (Orv. Hetil. 1906. 1. sz. németül:
  • Zeitschrift für klinische Medizin, 1907. 1 – 2. sz.);
  • A verőérrendszer hypoplasiája (Orv. Hetil. 1906. 41. sz.);
  • Az élőbeli vérnyomásmeghatározás értékéről (Orv. Hetil 1909. 34. sz.).

Fontoj redakti