Zsigmond Villányi

Zsigmond Villányi [ĵigmond vilAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Villányi Zsigmond estis hungara moderna pentatlonisto, olimpiano, trejnisto. Lia origina nomo estis Gyurity Zsivko [djuritj ĵivko].

Zsigmond Villányi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01)
en Hercegszántó
Morto 13-an de januaro 1995 (1995-01-13) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • sporta trejnisto
vdr

Zsigmond Villányi[1] naskiĝis la 1-an de januaro 1950 en Hercegszántó, li mortis la 13-an de januaro 1995 en BudapeŝtoGöd.

Biografio redakti

Zsigmond Villányi apartenis al la serba minoritato en Hungarlando. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto ankaŭ eksterlande.

Sporta kariero redakti

Zsigmond Villányi estis moderna pentatlonisto en ĉefurba sportklubo ekde 1964. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1971-1977 unuoble aŭ teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta medalo teame, krome en mondĉampionumoj li estis la dua trifoje en 1971 kaj 1974. Li apartenis al la hungara nacia teamo ĝis 1977.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti