Zsolt Boldogkői [ĵolt boldogkOi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Boldogkői Zsolt Endre estas hungara biologo, genetikisto, altlerneja instruisto.

Zsolt Boldogkői
Zsolt Boldogkői
Zsolt Boldogkői
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1961 (1961-04-12) (62-jaraĝa)
en Tiszafüred
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo • genetikisto
TTT
Retejo http://www3.szote.u-szeged.hu/mdbio/hun/munkatarsak/CV-k/BZs-CV.html
vdr

Zsolt Boldogkői[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1961 en Tiszafüred.

Biografio redakti

Zsolt Boldogkői maturiĝis en gimnazio en Tokaj en 1979, poste li akiris diplomon pri biologio en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1986, pli poste jaron li studis en kurso de akademia centro en Szeged. Inter 1987-1990 li laboris en bioteknologia laboratorio en Budapeŝto, poste inter 1990-1993 kaj 1996-1998 en la Universitato Reĝo Sankta Stefano. Intertempe en la sama universitato li akiris plian diplomon, en 1999 sciencan gradon Ph.D.. Inter 1998-2000 li laboris en anatomia instituto en Budapeŝto, poste en Germanio, ekde 2003 en Scienca Universitato de Szeged. Li estis lektoro (2003-2004), docento (2004-2008), ekde 2008 institutestro, ekde 2009 profesoro kaj katedrestro. La habilitiĝo okazis en 2007, en la sekva jaro li doktoriĝis (DSc) ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 2008.

Lia libro redakti

  • A szabad elme illúziója (2013)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • STRUCTURAL FEATURES OF THE RIBONUCLEOTIDE REDUCTASE OF AUJESZKYS-DISEASE VIRUS (1994)
  • Evaluation of pseudorabies virus as a gene transfer vector and an oncolytic agent for human tumor cells (2002)
  • The effects of viral load on pseudorabies virus gene expression (2010)
  • Is this really the end? Template-switching artifacts resemble alternative polyadenylation (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti