Zsolt Csalog [ĵolt ĉalog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csalog Zsolt estis hungara verkisto, sociologo, muzeologo. Lia origina familia nomo estis Csalogovits [ĉalogoviĉ], lia pseŭdonimo estis inter 1985–1986 között Kocsis Annamária, lia unua edzino estis Éva Pócs, liaj filoj estis Gábor Csalog kaj Benedek Csalog.

Zsolt Csalog
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1935 (1935-11-30)
en Szekszárd
Morto 18-an de julio 1997 (1997-07-18) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Éva Pócs vd
Infanoj Benedek CsalogGábor CsalogQ93748126 vd
Profesio
Okupo verkistosociologo • Romani rights activist vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsolt Csalog[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1935 en Szekszárd, li mortis la 18-an de julio 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Csalog frekventis lernejojn en pluraj urboj. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, poste li estis muzeologo en Szolnok, ekde 1966 en Budapeŝto. En 1970 li forlasis la muzeon kaj li okupiĝis pri sociologia esplorado pri la ciganoj. Iom poste la ŝtato malpermesis tiu ĉi esploradon, li iĝis opoziciulo aŭ kontraŭanto de la socialismo. En 1982 li ricevis usonan stipendion, poste inter 1985-1989 li vivis en Novjorko, sed li ofte revizitis Hungarion. Dum disfalo de la socialismo li iomete politikadis kaj li jam senĝene povis labori sociologiajn laborojn. Li ricevis premiojn inter 1976-1997. Li plurfoje edziĝis.

Elektitaj verkoj redakti

  • Tavaszra minden rendben lesz (1971)
  • Kilenc cigány (1976)
  • Parasztregény (1978)
  • Fel a kezekkel! (1989)
  • Falak és falromok (1994)
  • Romakönyv (2001)
  • A tengert akartam látni. Négy portré (2010)
  • Hogyan kell forradalmat csinálni?. Heltai György portréja (kunverkinto, 2018)

Liaj teatraĵoj redakti

  • Csendet akarok (1996)
  • Keserű boldogság (2015)

Memorigiloj redakti

  • premio fondita en 2004

Fontoj redakti

Referencoj redakti