Zsolt Nagy (aktoro)
Zsolt Nagy [ĵolt nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Zsolt estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Zsolt Nagy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1976 (48-jaraĝa) en Kisvárda |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2000) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Zsolt Nagy[1][2] naskiĝis la 26-an de aprilo 1976 en Kisvárda.
Biografio
redaktiZsolt Nagy maturiĝis en gimnazio en 1994, poste li estis sendiploma aktoro de Teatro Jókai (Békéscsaba) du jarojn. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2000. Lia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Li estis membro de malgranda teatro en Budapeŝto inter 2000-2008, poste li estis liberprofesiulo, inter 2011-2013 li apartenis al la Nacia Teatro (Budapeŝto), pli poste li membriĝis en Teatro István Örkény. Li ricevis teatrajn premiojn inter 2000-2018. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis trifoje, la dua unufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Othello - titolrolo
- Henriko la 4-a -
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - Konstantin Gavriloviĉ Trepljov
- Tri fratinoj - Soljonij
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Dovre
- Molière: Tartufo - titolrolo
- Ferenc Molnár:
- Liliom - titolrolo
- A hattyú Miklós Ági (instruisto)
- Mihály Fazekas: Ludas Matyi - titolrolo
- Sándor Bródy: Tanítónő - István Nagy (pli juna)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Balga
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Citromfej (2001) - laboristo
- Fekete leves (2014) - Zsolti
- Tantrum (2021) -
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Shia LaBeouf, Mark Ruffalo[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Hajónapló (serio, 2009)
- Terápia (serio, 2014) - Tamás
- Mellékhatás (serio, 2020) - Zsolt Ludmann