Zsolt PÁLES [ĵolt pAleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Páles Zsolt estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Zsolt Páles [1] Arkivigite je 2016-06-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de marto 1956 en Sátoraljaújhely.

Biografio redakti

Zsolt Páles frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1980, li samloke doktoriĝis post 2 jaroj. Li restis en la universitata instituto havanta stipendion. Inter 1984 kaj 1987 li frekventis korespondan kurson en Budapeŝto, sed li instruis en la Universitato Lajos Kossuth. En la studjaro de 1986 li instruis ankaŭ en Altlernejo de Nyíregyháza. Li kandidatiĝis en 1987, li akiris PhD ĝuste post jardeko. En 1989 li atingis la instruan rangon docento. En 2001 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj ankaŭ la habilitiĝo okazis en Debrecen. Inter 2010–2013 li estis vicrektoro, poste li estas katedrestro. Li ricevis premiojn inter 1980-2014. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kvázieltérés-középértékek összehasonlítása (1980) - disertaĵo
  • Bevezetés az analízisbe (1998) - studenta lernolibro

Fontoj redakti