Zsuzsa Hollán

hungara kuracisto

Zsuzsa Hollán [ĵuĵa holAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollán Zsuzsa estis hungara kuracisto, hematologo, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio. Ŝia edza nomo estis Révész Györgyné [rEvEs djordjnE].

Zsuzsa Hollán
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1920 (1920-10-26)
en Budapeŝto
Morto 31-an de oktobro 2008 (2008-10-31) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o György Révész
Okupo
Okupo kuracisto • hematologist • politikisto
vdr

Zsuzsa Hollán [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1920 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 31-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsuzsa Hollán frekventis universitaton en Pécs inter 1940-1945, sed ŝi ricevis medicinan diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1947. Ŝi jam laboris inter 1945-1950 en Malsanulejo Rókus, poste en la universitata kliniko, baldaŭe en medicina esplora instituto. Ŝi atingis la sciencan gradon PhD en 1956, ŝi doktoriĝis en 1970 antaŭ la akademio. Ŝi instruis en universitatoj en Budapeŝto kaj Pécs inter 1970-1990. Ŝi estis ĉefredaktoro de internacia fakrevuo Haematologia. Ŝi havis edzon, al kiu ŝi naskis 2 gefilojn. Ŝi okupiĝis precipe pri sango kaj pri viruso HIV. Ŝi ricevis premiojn inter 1960-2003.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A vérsejtrendszer idegrendszeri szabályozása (1955)
  • A vérátömlesztés alapismeretei (1961, 1965)
  • Presentic of Chronic Lymphoid Leukaemia Associated Antigen in Other Malignant Haematological Disease (1974)
  • Haemoglobinopathiák Magyarországon (1987)
  • A “vérpótszerekről” jelenlegi ismereteink alapján (2003)

Fontoj redakti