Zuavo (france zouave) estis infanteriano de francaj nord-afrikaj regimentoj, fonditaj en la 1830-aj jaroj. Ilia origino estas el Alĝero. Kaj ilia nomo kaj ilia uniformo etendiĝis inter la armeoj de Usono, Papa ŝtato, Hispanio, Brazilo kaj la Otomana Imperio. Kiel zuavoj servis ĉefe nord-afrikanoj kaj parte ankaŭ kontraktintaj francoj.

Zuavo el 1888
Zuavo de morto - François Rochebrune (1863)

Zuavoj partoprenis multajn militojn de Francio, inter ili la Krimean militon (1853-1856), la Unuan kaj la Duan mondmilitojn.

Origino redakti

Dum la franca konkero de Alĝero dum la Alĝeria kampanio je 1830, la generalo Bertrand Clauzel decidas krei militunuon elitan por la nova Afrika Armeo. Bertrand Clauzel jam kontaktis plurajn gentojn lokajn, inter tiuj, li kontaktis la genton el la etno Zouaoua, kies anoj estis varbitaj de la turka armeo dum multa tempo antaŭe. La origino de la Zouaouoj estis ĉe la montaroj de la Djurjura zono. Ĉirkaŭ du mil viroj, sub la ordonoj de Abrahman Kenni, prezentiĝis antaŭ la Marŝalo Bourmont kaj oferis siajn servojn al Francujo. Tiam, oni komencis la uzon de la nomo Zuavo.

Aliaj uzoj de la termino redakti

Pontifika zuavo estis soldato de la papa gardistaro en la fino de la 19-a jarcento.

Zuavoj de morto estis pola regimento kiu batalis en Januara Ribelo; formita en 1863 per François Rochebrune.