Alcalá del Júcar

(Alidirektita el Zulema (Alcalá del Júcar))

Alcalá del Júcar estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 146,82 km². En 2019 estis 1 170 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 64 km de la provinca ĉefurbo Albacete. La urbeto estis deklarita Histori-Arta Komplekso en 1982. Apartenas al la municipo la submunicipoj Casas del Cerro, Las Eras, La Gila, Tolosa kaj Zulema.

Alcalá del Júcar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 129  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 12′ N, 1° 26′ U (mapo)39.1928959-1.4291702Koordinatoj: 39° 12′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 596 m [+]
Areo 146,82 km² (14 682 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá del Júcar (Hispanio)
Alcalá del Júcar (Hispanio)
DEC
Alcalá del Júcar
Alcalá del Júcar
Situo de Alcalá del Júcar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá del Júcar [+]
vdr

Toponimio redakti

 
Rivero Júcar tra Alcalá del Júcar.

La toponimo derivas de la araba, kiel multaj aliaj toponimoj kiu ekas per Al. La araba vorto "alkala" signifis kastelon, do la tuta nomo estus "Kastelo de la rivero Júcar".[1]

Geografio redakti

 
Alcalá del Júcar en la Provinco Albaceto.
 
Enirejo al Alcalá del Júcar.

Alcalá del Júcar estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. Kiel ties nomo sugestas, la rivero Júcar trairas kaj la municipon kaj la urban kernon. Limoj estas kun jenaj municipaj teritorioj: Abengibre, Alatoz, Alborea, Carcelén, Casas de Ves, Casas-Ibáñez, Fuentealbilla kaj La Recueja, ĉiuj el ili de la provinco Albacete.

Historio redakti

En la 1210-aj jaroj la kristanoj venkis super la almohadoj en la Batalo de Navas de Tolosa (1212) kaj Alcaraz (1213) pro kiuj ili forigas la defendon de araboj en la areo kio ebligas reloĝigon de la teritorio de la nuna provinco Albacete. Post tiu konkero definitiva setliĝis kolonoj devenaj de Alarcón. Laŭlonge de la jarcentoj, la loko apartenis al diversaj senjorlandoj.

Meze de la 20a jarcento estis preskaŭ 4 000 loĝantoj, nun nur iom pli ol 1000; oni perdis preskaŭ tri kvaronojn.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio, escepte la unua fojo, la urbestro estis socialisto.

Ekonomio redakti

 
Alcalá del Júcar.
 
Panoramo de Alcalá del Júcar.

La ekonomio de Alcalá del Júcar estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Sed lastatempe la ĉefa enspezofonto kaj dungosektoro estas turismo.

Inter la diversaj vivindaĵoj estas jenaj:

  • Kastelo konstruita de almohdoj (12a kaj 13a jc)
  • Taŭrludejo, unika pro sia neregula formo
  • Preĝejo
  • Kavoloĝejoj
  • Kavoj Masagó, Diablo kaj Garadén
  • Ermitejo de Sankta Laŭrenco.
  • Ponto de La Rambla.
  • Naturaj lokoj Tranco del Lobo, Parko Hoz del Júcar kaj Akvorezervejo Molinar

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. CastillosNet Arkivita el la originalo la 9an de aŭgusto 2013. Konsultita la 5an de marto 2020.