Zullwil

komunumo de Svislando

Zullwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 611 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Zullwil
Blazono de Zullwil
Blazono de Zullwil
Blazono de Zullwil
Ĉefstrato de Zullwil, malantaŭe la kastelruino Gilgenberg
Ĉefstrato de Zullwil, malantaŭe la kastelruino Gilgenberg
Ĉefstrato de Zullwil, malantaŭe la kastelruino Gilgenberg
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 612289 / 248995 (mapo)47.3916666666677.6013888888889Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612289 / 248995 (mapo)
Nombro de loĝantoj 611
Areo 3,64 km²
Alteco 592 m super marnivelo
Poŝtkodo 4234
Komunumkodo 2622
Mapo de Zullwil
Mapo de Zullwil
Mapo de Zullwil
vdr

Geografio redakti

Zullwil situas en valkaldrono de la Soloturna Ĵuraso meze inter Laufen kaj Liestal. La rekonilo de la vilaĝo estas la burgruino Gilgenberg, kiu tronas sudoriente de la vilaĝo sur la norda deklivo de Portiflue. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Zullwil mem la setlejoj Müllimatt kaj Reben kaj parto de la vilaĝeto Oberkirch, kie situas la komunuma preĝejo de Zullwil kaj Nunningen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,64 km², de kiuj 45,9% estas kovritaj de arbaro, 44,0% servas por agrikulturo kaj 9,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zullwil limas en nordo kaj oriento al Nunningen, en sudo kaj okcidento al Meltingen, kaj en nordokcidento al Fehren.

Trafiko redakti

Tra Zullwil pasas la kantona vojo ĉefvojo n-ro 267 (de Laufen tra Breitenbach al Liestal). Per poŝtaŭtolino laŭlonge de tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zullwil datiĝas el la jaro 1152 kiel Zolwilre. en la jaro 13012 la unuan fojon estis menciita la kastelo Gilgenberg kiel Gilienberc. Dum la tertremo de Bazelo de la jaro 1356 la kastelo suferis gravajn damaĝojn. Dum la kastelo estis la centro de la Senjorujo Gilgenberg. En la jaro 1527 Hans Imer vendas la kastelon kaj senjorujon Gilgenberg kune kun la vilaĝoj Meltingen, Nunningen kaj Zullwil kune kun ĉiuj loĝantoj por 5900 guldenoj al la urbo Soloturno. En la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio francaj trupoj detruis la Kastelon Gilgenberg kiel simbolo de la malnova feŭda reĝimo. La malnova voktejo Gilgenberg fariĝis parto de la distrikto Thierstein. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti