Zuluoj

bantua etno, parolanta la zuluan lingvon, plejparte loĝanta en Respubliko Sud-Afriko
(Alidirektita el Zuluo)

Zuluo estas ano de gento de suda Afriko kun ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj. La plimulto loĝas en Kvazulu-Natalo, provinco de Sud-Afriko. La zulua lingvo (zululingve: isiZulu) apartenas al la Bantua lingvaro kiu inkluzivas ankaŭ lingvojn kiel la svahilan, lingalan kaj la burundan.

Zuluoj
etno
BantuojNgunoj
Suma populacio
10500000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
kristanismoanimismo
vdr
Junulo el tribo de zuluoj en Sud-Afriko

La zulua reĝlando, fondita de Ŝaka en 1816, ludis grandan rolon en la historio de Suda Afriko dum la 19a kaj 20a centjaroj. Dum la erao de apartismo, la Zuluoj estis klasigata kiel triarangaj civitanoj kaj suferis ŝtate permesatan diskriminacion. Ili restas nuntempe la plej multnombra gento de Suda Afriko, kaj nun havas egalajn rajtojn inter aliaj civitanoj.

Historio redakti

Deveno redakti

La uluoj estis granda klano en la regiono nuntempe nomata Norda Kvazulu-Natalo. La klanon fondis ĉirkaŭ 1709 Zulu kaNtombhela. Laŭ la nguniaj lingvoj, iZulu/iliZulu/liTulu signifas "ĉielon". La areon okupis multaj grandaj nguniaj komunumoj kaj klanoj (ankaŭ nomata isizwe = nacio, popolo aŭ isibongo = klano). Nguniaj komunumoj estis migrintaj suden laŭ la Afrika orienta marbordo dum miloj da jaroj, kiel parto de la bantuaj migradoj, kaj probable alvenis en Sud-Afrikon dum ĉ. la 9a jarcento.

Regno redakti

Ŝaka estis eksteredzeca filo de Senzangakona, ĉefo de la Zuluoj. Li kaj lia patrino, Nandi, estis ekzilataj de Senzangakona, kaj trovis rifuĝon kun la Mthethwa. Ŝaka batalis kiel militisto sub Dingiswayo, gvidanto de la Mthethwa Imperio. Kiam Senzangakona mortis, Dingiswayo helpis Ŝakan sekvi kiel ĉefo de la regno. Dingiswayon mortigis Zwide, reĝo de la Ndwandwe, ĉirkaŭ 1818, kaj Ŝaka iĝis gvidanto de la tuta Mthethwa alianco.

Konflikto kun la britoj redakti

La 11an de decembro, 1878, agentoj de la brita imperio liveris ultimaton al 11 ĉefoj reprezentantaj reĝon Cetshwayo. La terminoj devigitaj al Cetshwayo postulis de li likvidi sian armeon kaj akcepti britan aŭtoritaton. Cetshwayo rifuzis kaj milito sekvis ĉe la komenco de 1879. Dum la milito, la zuluoj venkis la britojnn ĉe la Batalo de Isandlwana la 22an de januaro. La brita administracio dominis post la sinsekvaj bataloj.

 
Zuluaj batalantoj, malfrua deknaŭa jarcento
(eŭropanoj en fono)

Post la kapto de Cetshwayo, la brito disigis la Zuluan Imperio en 13 "reĝlandetoj", kiuj batalis inter si. Fine Zululando estis sorbita plene en la brita kolonio de Natalo.

Rasapartismaj jaroj redakti

 
Zulua viro elfaranta tradician batalantan dancon

Sub rasapartismo, la Bantustano de Zululando (KwaZulu, Kwa signifas loko de) estis kreita por zuluoj. En 1970, la Leĝo pri Bantua Hejmlanda Civitaneco fiksis ke ĉiuj zuluoj fariĝus civitanoj de KwaZulu, perdante sian sud-afrikan civitanecon. KwaZulu konsistis je granda nombro de apartiĝintaj pecoj de lando, en kio estas nun Kvazulu-Natalo. La Ĉefministro de KwaZulu, de ĝia kreo en 1970 (kiel Zululando) estis Ĉefo Mangosuthu Buthelezi. En 1994, KwaZulu estis aliĝita kun la provinco de Natal, por formi modernan KwaZulu-Natalon.

Moderna zulua loĝantaro redakti

 
Zuluaj patrino kaj infano

La moderna zulua loĝantaro estas egale distribuita inter urbaj kaj kamparaj areoj. Kvankam KwaZulu-Natalo estas ankoraŭ ilia koro, grandaj nombroj estis allogitaj al la relativa ekonomia prospero de provinco Ĥaŭtengo. Efektive, la Zulua estas la plej ĝenerale parolita hejma lingvo en la provinco, sekvita de la sota lingvo. La zulua estas ankaŭ parolita en multaj kamparaj kaj malgrandurbaj areoj de la provinco Mpumalanga, krom aliaj partoj de Suda Afriko. Estas zuluoj en Zambio konataj kiel Abangoni, Mozambiko konataj kiel Xigubo kaj en Zimbabvo kiel Amandebele.

Zulusoj ankaŭ ludas gravan rolon en sud-afrika kultura, politika, akademia kaj ekonomia spaco. La Afrika Nacia Kongreso (sub Pixley KaIsaka Seme) kaj Inkatha Libereca Partio (sub Mangosuthu Buthelezi) estis ambaŭ establitaj de zuluoj.

Lingvo redakti

 
Mapo de Sud-Afriko montranta la primaran areon de la Zulua lingvo en verda koloro
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zulua lingvo.

La lingvo de la Zuluoj nomiĝa "isiZulu", apartenanta al la Bantua lingvaro; pli specife, parto de la Ngunia subgrupo. Zulua estas la plej ĝenerale parolita lingvo en Sud-Afriko, kie ĝi estas oficiala lingvo. Pli da ol duono de la sud-afrika loĝantaro estas kapabla kompreni ĝin, kun super 9 milionoj kiel unua lingvo kaj super 15 milionoj kiel dua-lingvaj parolantoj.[1] Multaj zuluoj ankaŭ parolas afrikansan, anglan, portugalan, congan, sotan kaj aliajn el inter 11 Sud-Afrikaj oficialaj lingvoj.

Rimarkindaj Zuluoj redakti

Politikistoj kaj Aktivuloj redakti

Referencoj redakti