Universitato de Zuriko

(Alidirektita el Zurika Universitato)

La Universitato de Zuriko estas kun pli ol 23'800 studantoj, 4405 kunlaborantoj kaj proksimume 160 institutoj (ciferoj de la vintra semestro 2005-2006) la plej granda de la dek universitatoj de Svislando. Ĝi apartenas al la gvidaj universitatoj de la mondo, interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj, kaj ofertas ĉiujn fakultatojn, nome: teologio, juro, ekonomio, medicino, veterinara medicino, filozofio, matematiko kaj natursciencoj. La plej granda fakultato estas la filozofia fakultato, kie studas 47% de la studantoj.

Universitato de Zuriko
universitato • comprehensive university
Informoj
fondodato 1833
Situo
Geografia situo CH1903: 683808 / 247691 (mapo)47.3747222222228.5483333333333Koordinatoj: 47° 22′ 29″ N, 8° 32′ 54″ O; CH1903: 683808 / 247691 (mapo)
lando Svislando
urbo Zuriko
Estraro
gvidanto Michael Schaepman
Nombroj
nombro de studentoj 29 400 (16-a de Septembro 2021)
nombro de kunlaborantoj 9 246 (31-a de Decembro 2018)
el tio profesoroj 685 (31-a de Decembro 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj
• ORCID
• swissuniversities
• Swissubase vd
filioj
• Institute for Biomedical Engineering
• UZH Archives
• zoological museum of the university of Zurich
• Universität Zürich. Archäologische Sammlung
• Ethnographic Museum of the University of Zurich
• Main Library of the University of Zurich
• Phonogram Archives of the University of Zurich
• Archive for the History of Medicine
• Botanical Garden of the University of Zurich
• museum of wax moulages
• Anthropologisches Museum der Universität Zürich
Q27490266
• Palaeontological Museum of the University of Zurich
• Faculty of Theology of the University of Zurich
Q2164889
• Department of Communication and Media Research
• UZH Space Hub
• Center for Eastern European Studies
Q110800017
• CARAH
• Center for Historical Mediology
• Department of Systematic and Evolutionary Botany of the University of Zurich
Q124809372
Q124833177 vd
Universitato de Zuriko (Zuriĥo)
Universitato de Zuriko (Zuriĥo)
DEC
Universitato de Zuriko
Universitato de Zuriko
Map
Universitato de Zuriko
vdr
Universitato de Zuriko

Historio redakti

La Universitato de Zuriko fondiĝis en la jaro 1833 post decido de la registara konsilantaro de la Kantono Zuriko en la jaro 1832. En la nova universitato (Universitas Turicensis) estis kunigitaj la jam ek de 1525 ekzistintaj universitataj lernejoj pri teologio, juro kaj medicino kun nove fondita filozofia fakultato. Estis la unua universitato en Eŭropo, kiu ne estis fondita de eklezio aŭ monarko sed de demokrata ŝtato.

La sigelo de la universitato montras la Grandan Monaĥejon kun Karolo la Granda, kiu estas aludo al la unua universitatnivela lernejo de Zuriko, la tiel nomita Carolinum. En la unua semestro enmatrikuliĝis 161 studantoj kaj la unua sidejo de la universitato estis la iama Aŭgustina Monaĥejo de Zuriko. En 1864 la universitato translokiĝis al la suda domparto de la hodiaŭa Federacia Instituto por Teknologio kaj en 1914 la universitato povis ekfunkcii en sia nuna ĉefkonstruaĵo, kies turo dominas la bildon de la tuta urbo.

En 1917 estis malfermita la centra biblioteko de Zuriko, kie hodiaŭ trovablas ankaŭ pli ol 1000 libroj en Esperanto.

Zuriko estis unu el la unuaj universitatoj de la mondo, kiuj akceptis studentinojn, kaj en la jaro 1867 doktoriĝis Nadeschda Suslowa kiel unua virino en la germanlingva regiono ĉe la medicina fakultato de la universitato Zuriko.

Nobelpremiitoj redakti

Tuta serio nobelpremiitoj instruis en la Universitato de Zuriko:[1]

Aliaj famaj sciencistoj redakti

Aliaj famaj sciencistoj, kiuj instruis en la Universitato de Zuriko estis:

kaj multnombraj aliaj.

Elektitaj lernantoj redakti

Esperanto-movado redakti

En la oficiala programo de la universitato ĝis nun ne ekzistis programeroj pri Esperanto. En la 1980-aj jaroj en la universitato de Zuriko tamen ekzistis aktiva studento-grupo, kiu estis parto de la tiama Zurika Esperanto-Junularo. Al tiu grupo apartenis ankaŭ la iamaj komitatanoj de TEJO Andy Künzli, Dietrich Michael Weidmann kaj Erika Eichholzer. Dietrich Michael Weidmann defendis en la jaro 1988 en Instituto pri ĝenerala lingvoscienco magistro-laboron kun la titolo Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto (La kaŭzativo kaj la antikaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Listo de la nobelpremiitoj en la retejo de la Universitato de Zuriko (konsultita 2014-05-28. Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2014-05-28.
  2. Dietrich M. Weidmann: Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto, Lizentiatsarbeit der philosophischen Fakultät I der Universität Zürich, Schaffhausen 1989

Eksteraj ligiloj redakti