Zürich Stadelhofen (stacidomo)

(Alidirektita el Zuriko-Stadelhofen)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Zürich Stadelhofen, Bahnhof (stacidomo).

Zürich Stadelhofen (germane Bahnhof Zürich Stadelhofen) estas stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Zuriko, Svislando. Ĝi estas grava trafiknodo de la urba kaj regiona trajnreto de la Zurika Trafik-Unio.

Zürich Stadelhofen
Originala nomo Bahnhof Zürich Stadelhofen
Stacidomo Zürich Stadelhofen
Stacidomo Zürich Stadelhofen
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco • stacidomo • plur-ŝpura stacio
Situo
Lando Svislando Svislando
Loko Zuriko
Geografia situo CH1903: 683833 / 246789 (mapo)47.366618.548489Koordinatoj: 47° 22′ 0″ N, 8° 32′ 55″ O; CH1903: 683833 / 246789 (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Zuriĥo

Zürich Stadelhofen (Zuriĥo)
Zürich Stadelhofen (Zuriĥo)
DEC
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen

Geografia lokigo sur la mapo : Zuriko

Zürich Stadelhofen (Zuriko)
Zürich Stadelhofen (Zuriko)
DEC
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen

Geografia lokigo sur la mapo : Svislando

Zürich Stadelhofen (Svislando)
Zürich Stadelhofen (Svislando)
DEC
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen
Zürich Stadelhofen
Map
Zürich Stadelhofen
Ecoj
Supermara alteco 409.7 m s. m.
Trakoj 2
Kajoj 2
Historio
Malfermo 1894
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SBB
Trafikanto SBB
Kodo ZSTH
Kodo UIC 8503003
Linioj
  • S3
  • S5
  • S6
  • S7
  • S9
  • S11
  • S12
  • S15
  • S16
  • S20
  • S21
En TTT Zürich Stadelhofen ĉe Zazuko
vdr

Situo redakti

La stacidomo Zürich Stadelhofen situas en la centro de la urbo ducent metrojn de la Lago de Zuriko kaj de la placo Bellevue. Ĉe la placo de la stacidomo troviĝas pluraj kinejoj kaj la Operejo.

Mapo redakti

 
Mapo de la fervojaj linioj en centra Zuriko

Historio redakti

En la jaro 1894 estis malfermita la fervojlinio ĉe la dekstra bordo de la Lago de Zuriko. Ĝi konektis Rapperswil tra Meilen kun la Ĉefstacidomo Zuriko. De Zürich Stadelhofen la fervojlinio kondukis tra tunelo al Zürich Letten kaj de tie trans ponto per granda kurbiĝo al la halo de la Ĉefstacidomo. En la jaro 1991 estis konstruita la nova subtera stacidomo sub la ĉefstacidomo kaj rekta tunelo de tie al Zürich Stadelhofen. Samtempe estis konstruita nova tunelo sub la montoĉeno de Pfannenstil al Stettbach kaj malfermita nova trajnlinio al Uster. La malnova tunelo al Letten estis fermita.

Novkonstruo de la stacidomo Zürich Stadelhofen redakti

La novkonstruon de la stacidomo Zürich Stadelhofen planis la fama arkitekto Santiago Calatrava. La novklasika konstruaĵo de la giĉetdomo estis renovigita kaj kombinita kun la ŝtalbentonkonstruaĵo por la kajtegmentoj kaj la fermeblaj enirejoj al la subteraj vendejoj.

Trafikligoj ek de Zürich Stadelhofen redakti

Per du-traka tunelo la stacidomo Zürich Stadelhofen estas ligita kun la Ĉefstacidomo Zuriko. Inter la Ĉefstacidomo kaj Stadelhofen cirkulas entute 8 regionaj trajnlinioj (S3), (S5), (S6), (S7), (S9), (S12), (S15) kaj (S16), kiuj ĉiuj cirkulas en 30- kaj parte en 15-minuta kadenco, el kio rezultas, ke inter la du stacidomoj veturas trajno ĉiun 3-an minuton. Per tiuj ok trajnlinioj de Stadelhofen eblas atingi praktike la tutan Kantonon Zuriko. De la Stadelhofen-Placo krome cirkulas 4 tramlinioj (linioj 2, 4, 11 kaj 15 de la Zurikaj Trafikentreprenoj) kaj la regiona tramlinio S18 (nome la Forch-Fervojo).

Interkonektoj redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti