Ágnes Kristóf M.
Ágnes Kristóf M. [Agneŝ kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kristóf M. Ágnes estis hungara pentristo, instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Molnár Lajosné, en la baldaŭa nomo M. aludas al la edza nomo Molnár. Menciindas, ke en hungaraj listoj ŝia nomo estas ĉe K kaj ne ĉe M.
Ágnes Kristóf M. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1924 en Nyíregyháza |
Morto | 1-an de septembro 2001 (77-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ágnes Kristóf [1] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de majo 1924 en Nyíregyháza, ŝi mortis la 1-an de septembro 2001 en Miskolc.
Biografio redakti
Ágnes Kristóf akiris pedagogian diplomon en Kalvinana Pedagogia Altlernejo de Nyíregyháza, ŝiaj majstroj pri desegno-pentro estis Géza Boross (pentristo) kaj Balázs Diószegi. Ŝi studvojaĝis al Vieno, Parizo, Munkeno kaj Finnlando. Ekde 1943 ŝi instruis en bazlernejo, poste en gimnazio en Miskolc. Ŝi gvidis ankaŭ artan klubon. En 1969 ŝi ekhavis postenon en la urba bildgalerio. Ŝi pentradis precipe pejzaĝojn. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1969-1984.
El solaj ekspozicioj redakti
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Munkeno (1950)
- Vieno (1960)
- Helsinko (1962)
- Miskolc (1971, 1976)
- Košice (1977)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Tengerpart
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio