Ásványráró [aŝvanjraro] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. Ásvány estas hungare mineralo, ráró estas falkospeco.

Preĝejo de Ráró

Situo redakti

Ásványráró situas sur meze de insulo de Danubo Szigetköz, kie estas nur flankovojoj. Zsejkepuszta estas ekstera apartenaĵo de Ásványráró.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, en la bronzepoko de keltoj, poste de romianoj. Dum la historio tie vivis fiŝistoj, ŝipistoj kaj orlavistoj. En 1918 la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, la komunumo abrupte iĝis ĉe la limo. La kutima ŝipado, kontaktoj kun la hungaroj (slovakoj tie ne vivis) ĉesis.

En 1936 memstaraj vilaĝoj Mosondarnó kaj Zseli unuiĝis. En 1946 el Csallóköz tra la Danubo are alvenis hungaraj rifuĝintoj, kiuj estis forpelitaj. En 1950 agrara kooperativo (kolĥozo) formiĝis. En 1954 okazis granda detrua inundo. En 1976 formiĝis el la ĉirkaŭaj vilaĝoj granda kolĥozo Hungara-Ĉeĥoslovaka Amikeco.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Zsejkepuszta naskiĝis agronomo Jenő Hankóczy.