Éva Lieber
Éva Lieber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lieber Éva estis hungara pentristo, grafikisto, tekstilartisto. Ŝia edzo estis Miklós Somos, ŝia geedzĝa nomo estis Somos Miklósné.
Éva Lieber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1932 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de decembro 2005 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Éva Lieber[1] naskiĝis la 16-an de novembro 1932 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de decembro 2005 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Éva Lieber maturiĝis en liceo en 1951, poste ŝi akiris grafikistan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo (Budapeŝto) en 1957. Ŝiaj majstroj estis: Gyula Pap, György Konecsni, Sándor Ék, György Kádár, Károly Raszler. Ŝi edziĝis en 1956 kaj naskis 2 gefilojn en 1958 kaj 1960. Ŝi faris studvojaĝojn eksterlande, tamen inter 1959-1979 ŝi ofte pentris en Zsennye aŭ Hódmezővásárhely. En la lasta urbo ŝi kreis ankaŭ majolikojn. En 1977 ŝi translokiĝis al Budakeszi. Ŝiaj tekstilaj laboroj estis nekutimaj: ŝi brodadis sur kanvasojn. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.
Ŝiaj kreaĵoj foje havas la samajn titolojn!
Ŝiaj solaj ekspozicioj (elekto) redakti
- Hódmezővásárhely (1966, 1973, 1983)
- Budapeŝto (1966, 1982, 1990)
- Arthalo Budapeŝto (1972)
- Budakeszi (1983, 1993)
- Sopron (1994)
- Kunszentmiklós (1997)
Ŝiaj grupaj ekspozicioj (elekto) redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Ádám és Éva
- Jónás a cet halban
- Átváltozások
- Elvarázsolt kert
- Házak
Elektitaj tapiŝoj redakti
- Évszakok
- Hímzések
- Tájak
- Átváltozások
- Ló, Hal, Madár
Elektitaj grafikaĵoj redakti
- Elvarázsolt kert
- Ló, Hal, Madár
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]