Gyula Pap [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Gyula estis hungara pentristo, grafikisto, industriartisto, fotisto, altlerneja instruisto.

Gyula Pap
Persona informo
Naskonomo Pap Gyula
Naskiĝo 10-an de novembro 1899 (1899-11-10)
en Orosháza
Morto 24-an de septembro 1983 (1983-09-24) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Bauhaus
Okupo
Okupo artisto • universitata instruisto • pentristo • fotisto • dezajnisto
vdr
Komuna memortabulo pri Gyula Pap (2007)

Gyula Pap [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1899 en Orosháza, li mortis la 24-an de septembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Pap studis en Imperiestra Grafika Instituto (li lernis ankaŭ fotadon), sed post jaroj la 1-a mondmilito interrompis la lernadon kaj li soldatiĝis. Post la milito li lernis monatojn en Industriarta Altlernejo, kie li lernis precipe de Jenő Haranghy. Inter 1920 kaj 1923 li lernis metalteknikon en Bauhaus en Vajmaro, inter 1923-1926 en Rumanio (en Transilvanio) li pentradis, fotadis kaj grafikadis. Li instruis en nova arta lernejo en Berlino inter 1926-1934, poste li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto aŭ en ties regiono. Kelkajn jarojn li estis tekstilartisto en uzino. Inter 1949 kaj 1962 li instruis en Hungara Belarta Altlernejo. Dekomence li faris valorajn fotojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1961-1981. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Utrecht (1933)
  • Budapeŝto (1934, 1940, 1947, 1956, 1962, 1979, 1982, 1999)
  • Vieno (1971)
  • Arthalo Budapeŝto (1972)
  • Berlino (1983)
  • Orosháza (1985, 1986, 1999, 2000)

El grupaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1930-aj jaroj, 1947, 1953, 1960, 1978, 1982)
  • Arthalo Budapeŝto (1950, 1955, 1977)
  • Miskolc (1960)
  • Berlino (1979)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Figyelő önarckép (1920-aj jaroj)
  • Szüret (fresko, 1959, Szentendre)
  • Arató este (1935)
  • Dinnyés csendélet (1940)
  • Nagykalapács (1948)
  • Kovácsok (1964)
  • Galambok (1971)

Aliaj artaĵoj (elekto) redakti

  • Hosszúnyakú kanna (1922, vidu la suban bildon!)
  • Gyertyatartó (1922, vidu la suban bildon!)
  • pluraj fotoserioj

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti