Öttömös
Öttömös [otomoŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Mórahalom.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 800
- Poŝtkodo: 6784
- Telefonprefikso: 62
Situo redakti
Öttömös situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Baja-Szeged ne tro for, Szeged troviĝas 40 km.
Historio redakti
En la 13-a jarcento kumanoj ricevis la regionon, kiuj formis tie centron. La nomo aperas en 1436 en formo Hyetemes. La kumanoj rifuĝis de la turkoj, la regiono senhomiĝis. La kampoj apartenis al Szeged en la 17-a jarcento. Post la turka erao la kamparanoj konstruis farmojn en siajn parcelojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi. Naskiĝis senfinaj vicoj de farmoj, kiu hungare enradikiĝis "farmomondo" pro la grandeco. Estis tie bienulo Emeriko Magyar, lia filo estis Ladislao. Ekde 1887 la loko apartenis al Sándorfalva. La vilaĝo naskiĝis en 1908. Kolĥozo formiĝis en 1960. La loĝantoj okupiĝas pri bredado, vinkulturo, sed la plej grava estas la asparago.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, interreta ĉambro.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo de 1939
- parko omaĝe al esploristo pri Afriko Ladislao Magyar