Ĉampiono en la Truo (filmo)

Ĉampiono en la TruoLa Granda Karnavalo (angle: Ace in the HoleThe Big Carnival) estas usona nigra filmo de 1951 produktita kaj reĝisorita de Billy Wilder kiu ankaŭ partoprenis en verkado de la scenaro, kun Kirk Douglas kaj Jan Sterling en la gvidroloj.

Ĉampiono en la Truo
filmo
Originala titolo Ace in the Hole
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 feb. 1952, 4 jul. 1951
Ĝenro filma dramo, nigra filmo
Kameraado Charles Lang
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Billy Wilder
Scenaro Billy Wilder • Walter Newman • Lesser Samuels
Filmita en Nov-Meksiko
Loko de rakonto Nov-Meksiko
Muziko de Hugo Friedhofer
Rolantoj Kirk Douglas • Jan Sterling • Robert Arthur • Porter Hall • Gene Evans • Frank Cady • Lewis Martin • Edith Evanson • Lester Dorr • Ray Teal • Richard Benedict • Richard Gaines • Harry Harvey • Ralph Moody
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj National Film Registry
IMDb
vdr

La filmo estas akra satiro pri la gazetaro kaj la manieroj kiujn ĝi uzas por influi la spektantaron kaj tiel pliigi la cirkuladon de la gazeto. La scenaro baziĝas sur reala kazo de Floyd Collins, speleologo kiu estis enterigita en kaverno, kaj ĵurnalisto kiu priskribis la aferon kaj pro tio gajnis Premion Pulitzer. Ĉi tiu kazo estas menciita en la filmo.

Jan Sterling gajnis Best Actress ĉe la National Board of Review Awards.

Billy Wilder gajnis la plej bonan reĝisoran premion ĉe la Festivalo de Venecio.

La filmo estis nomumita al Oskaro por Plej bona Originala Scenaro.

La filmo ricevis negativajn recenzojn tiutempe kaj ne estis sukcesa finance. Nur post multaj jaroj ĝia valoro estis rekonita kaj en 2017 ĝi estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso pro esti de kultura, historia kaj estetika graveco.

Intriga resumo redakti

 
Afiŝo de la filmo kun la titolo La Granda Karnavalo

Chuck Tatum (Kirk Douglas) estas ĵurnalisto kiu estis maldungita de pluraj gazetoj en Nov-Jorko pro lia sovaĝa konduto. Nun por vivteni sin li venas al Albuquerque en Nov-Meksiko kaj petas al la manaĝero de loka gazeto "Albuquerque Sun" akcepti lin al laboro. La manaĝero Bott (Preter Hull) jesas akcepti lin kontraŭ 60 USD po semajne kaj Tatum konsentas ĉar li havas neniun elekton.

En la unua jaro li estas enuigita kaj frustrita kaj atendas okazon por esti fama denove. Iun tagon li ricevas taskon raporti pri la laboro de ĉasiston de krotaloj. Kontraŭvole, li iras al la misio kun la fotisto de la gazeto, Herby Cook (Robert Arthur). Survoje ili haltas ĉe benzinstacio kun restoracio meze de nenie. Lorraine Minosa (Jan Sterling) prizorgas ilin. Ŝi rakontas al ili ke ŝia edzo Leo (Richard Benedict) iris trovi indianajn antikvaĵojn en kaverno kaj posttempo ankoraŭ ne revenis. Tatum ekkomprenas ke verŝjne li havas gravan novaĵon ĉi tie.

Li atingas la kavernon, eniras kun fotilo kaj apenaŭ sukcesas proksimiĝi al Leo, kuraĝigi kaj foti lin. Post mallonga tempo la novaĵo estas publikigita en la ĵurnalo kaj ĝia cirkulado duobliĝas okoble. Homoj de la tuta lando venas al la loko de la kaverno por atesti la savprocezon.

Tatum faras "interkonsenton" kun la loka ŝerifo (Ray Till) kies ĉefa celo estas reklami la ŝerifon pozitive tiel ke li estos reelektita kaj en interŝanĝo por tio, la ŝerifo entreprenus ne permesi al aliaj ĵurnalistoj eniri la kavernon por raportado.

Por plilongigi la daŭron de la savo, Tatum konvinkas la ŝerifon ordoni ĉesi bori la kavernon de ĝia enirejon kaj komenci bori de la pinto kvankam li scias ke ĝi daŭros pli longe. Intertempe, miloj da homoj amasigas la lokon, starigas tendojn, karuselaj amuzinstalaĵoj kaj giganta rado kaj ĉio aspektas kiel granda karnavalo, kaj ĉio ĉi dum Leo preskaŭ mortantas en la kaverno. Vizitantoj amasigas la restoracion kaj Lorraine gajnas multe da mono kaj komencas pensi pri forlaso de sia edzo kaj la loko.

Tatum, ebria je famo, rezignas de la loka gazeto kaj ricevas taskon ĉe gazeto en Nov-Jorko de kiu li estis maldungita antaŭe.

La kondiĉo de Leo plimalboniĝas sed nur tiam Tatum ekkomprenas la amaran signifon de lia konduto. Li alportas pastron en la kavernon por lasta konfeso kaj kiam Leo mortas li iras supren al la pinto de la monto kaj sciigas ke Leo estas morta kaj ili devas disiĝi. Li revenas al la restoracio kaj estas kolera pri Lorraine kiu montras neniujn signojn de funebro kaj volas forkuri. Li atakas ŝin kaj ŝi ponardas lin. Finfine li revenas al la gazeto en Albuquerque, enfiltras en la redaktejon kaj diras al la manaĝero ke li nun volas labori senpage, falas kaj mortas surloke.

Eksteraj ligiloj redakti