Ĉangvio (hispane Changüí) estas muzika ĝenro de Kubo, kiun kelkaj aŭtoroj opinias praulo de la kuba sono.

Originoj redakti

Ĉangvio estas muziko de kampara aŭ montara. Ĝi ekestis same kiel la sono en la orienta zono de la kuba insulo, pli precize en la municipoj proksimaj al la urbo Guantánamo. La ĉangvio devenas de la danco nengón, kaj ĝia naskiĝo fine de la 19-a jarcento estas ligita kun personoj kiel Nené Manfugás, muzikisto ludanta la kuban gitaron tres.

 
Afrikokuba "marímbula", instrumento kiu foje faras la bason en la ĉangvio

La muzika ensemblo de ĉangvio kunmetiĝas el "marímbula", bongoj, tres cubano kaj guiromarakoj, same kiel el unu aŭ pli kantantoj. A la ritmo mankas la "clave de son", kvankam ĝia ĉeesto estas sentebla en la ĉefa ritmo de la "tres".

En la tradicia ĉangvio oni distingas variajn fazojn, nome:

  • llamada al montuno [voko al montuno]
  • ejecución [efektivigo]
  • pasos de calle [strataj paŝoj]
  • canto [kanto]
  • descarga [malŝarĝo (= improvizado)]
  • despedida [adiaŭo]

La ĉangvio evoluis, kiel ankaŭ la son habanero kaj la sucu-sucu, kun la apartaĵoj de ilia devenregiono, inter 1915 kaj 1935. La son, ankaŭ de orientkuba deveno, fariĝis muzika influanto decida en la tuta baseno de la hispanlingva Karibio kaj en kelkaj urboj de Usono kun gravaj malplimultoj da hispanoparolantoj.

Elio Revé Matos portis la ritmon de la ĉangvio al Havano en 1955. Pli malfrue Revé evoluigis novan formon de muziki, kiun li nomis "changüi-son".

Fonto redakti

  • Linares, María Teresa: "La música y el pueblo" pj. 110 k 111 Editorial Pueblo y Educación. 3.ª edición. Havano. SNLC:RC01.19650.2

Eksteraj ligiloj redakti